Siono (distrikto)

La Distrikto Siono (en la german Bezirk Sitten; en la franca district de Sion)estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 42959 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Siono.

Distrikto Siono
Blazono de la distrikto Siono
Sion
Mapo de la distrikto Siono
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
ĈeflokoSiono
Geografia situo593097 / 120214 (mapo)46.2333333333337.349166666666746° 14′ N, 7° 21′ O; CH1903: 593097 / 120214 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj42959  (2011-12-31)
Areo125,6 km²
Loĝantardenseco342 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2312
vdr

Geografio

La distrikto Siono konsistas el la ĉefurbo Siono kaj la komunumoj norde de ĝi.

Komunumoj de la distrikto Siono

La distrikto Siono konsistas (stato en 2013) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Siono estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arbaz109019.36261
Grimisuat20684.56263
Savièse676071.06265
Siono3071729.76266
Veysonnaz5651.16267
Totale542959125,62312

Historio

La hodiaŭa distrikto estiĝis el la malnova valeza dekono Siono, kiu estiĝis el mezepoka episkopa administra unuo. De 1798 ĝis 1803 ĝi estis distrikto de la helveta Kantono Valezo, poste ĝis 1810 dekono de la Respubliko Valezo, tiam dum tri jaroj ĝis 1813 distrikto de la franca departemento de Sempiono. Ek de 1815 denove dekono kaj ek de 1848 distrikto de Kantono Valzeo.[1]

Referencoj