Simeizo

loĝloko en Krimeo

Simeizo (ruse Симеиз, ukraine Сімеїз, krime-tatare Simeiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro, 18 kilometrojn okcidente de Jalto ĉe la monto Koŝko. Administre Simeizo estas centro de la Simeiza komunumo. La nomo de la loĝloko venas el la greka lingvo: σημαια — standardo, simbolo, signo kaj -εις — plurala sufikso en la dialekto de krimeaj grekoj. Simeizo estas grava kurac- kaj ripoz-loko. En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 3,5 mil homoj, plejparte rusoj. En la loĝloko troviĝas Simeiza observatorio.

Simeizo
urban-type settlement in Russia (en) Traduki
urbotipa loĝloko en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo298680–298682
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro622  (1926) [+]
Loĝdenso203 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 34° 0′ O (mapo)44.40527777777834.00444444444444° 24′ N, 34° 0′ O (mapo) [+]
Alto100 m [+]
Areo3,0664 km² ( 306 .64 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Simeizo (Krimeo)
Simeizo (Krimeo)
DEC
Situo de Simeizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Simeiz [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Simeizo
ruse Симеиз
ukraine Сімеїз
krime-tatare Simeiz
Apartenas al:Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj:, 33° 59′ O (mapo)44.40583333333333.9944° 24′ N, 33° 59′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo:~100 m
Loĝantaro:3501 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj:98680-98682
Telefonkodo:+380-654
Hor-zono:UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Simeizo (Krimeo)
Simeizo (Krimeo)
DMS
Simeizo
Situo de Simeizo sur la mapo de Krimeo
Simeizo (Jalto)
Simeizo (Jalto)
DMS
Simeizo
Situo de Simeizo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Historio

Jam en la antaŭhistoriaj tempoj proksime al Simeizo troviĝis la loĝlokode la aborigenoj de Krimeo - taŭridanoj. Ĉe la loĝloko restis multaj dolmenoj;sur la monto Koŝko troviĝas la restaĵoj de la taŭridana fortikaĵo.Ĉe la montopiedo troviĝas la plej granda taŭridana tombejo en Krimeo (havanta95 tombojn).

Dum la mezepoko la taŭridana fortikaĵo transiris al ĝenovanoj; ili ankaŭfondis proksime la bone defendatan monaĥejon.

Post konkero de la ĝenovaj teritorioj fare de la Otomana Imperio, Simeizoiĝis negranda vilaĝo. En la jaro 1778, kiam la tuta kristana loĝantarode Krimeo estis deportita sur la nordajn bordojn de la Azova Maro,la loĝloko estis lasita de la lastaj grekoj kaj iĝis loĝata de nurkrime-tataroj.

En la jaro 1818 la bienon "Simeizo" aĉetas fama industriisto I. Malcov; grandaparto de la bieno estis okupita de vitejoj kaj parkoj. Komence de laXXa jarcento parto de la bieno estis vendita al diversaj privatuloj, kajsur ĝia loko rapide kreskas la ripoz-loko. Pro tio, ke la konstruado de la loĝlokoestis zorge planita, ĝi baldaŭ iĝis unu el la plej prestiĝaj kajkomfortaj aristokrataj kurac-lokoj de Krimeo. Dum tiu periodo estis aranĝitala centrala parko de la loĝloko, oni konstruis multajn vilaojn, kiujkonserviĝis ĝis nun. Plej multaj domoj de la loĝloko estis konstruitajlaŭ la projektoj de inĝeniero Jakov Semenov. En la jaro 1912 la loĝlokoestis vizitita de imperiestro Nikolao la Dua.

Post la Oktobra Revolucio la loĝloko evoluas kiel popola kurac-loko. Preskaŭĉiuj kuracejoj de Simeizo specialiĝas pri kuracado de ftizo. Ekde la jaro1932 la simeizaj kuracejoj funkcias tutjare. En la jaro 1929 Simeizoricevis la statuson de urbotipa loĝloko.

Post komenco de la Dua Mondmilito aŭtune 1941 multaj loĝantoj de Simeizoforiris en la montaron kaj formis partizanajn trupojn. La loĝloko estisliberigita la 16an de aprilo 1944. La 18an de majo 1944 la pli granda partode la loĝantaro (krime-tataroj) estis deportita en Centran Azion. Post lamilito senhomiĝinta Simeizo estis loĝigita de novalvenintoj el la Rostovaprovinco de Rusio.

En la postmilitaj jaroj la kurac-loko aktive renoviĝis kaj evoluis. En la 70-80ajjaroj de la XXa jarcento ĝi estis grava kurac- kaj ripoz-loko, ĉefe pormalsanuloj kun diversaj malsanoj de pulmoj (ftizo, astmo ktp). Post ladisfalo de USSR la stato de la loĝloko malboniĝis, la kuraca industrioŝrumpis, tamen lastatempe la loĝloko reaktiviĝis kaj rapide evoluaskiel ripoz-loko. Komence de la 2000-aj jaroj proksime al Simezio estiskreita granda akvo-parko (ripozejo kun diversaj akvaj atrakcioj).

Naturo kaj klimato

La averaĝa jar-temperaturo de aero estas +13,5°С; averaĝa aer-temperaturode februaro estas +4,1°С, de julio - +24,4°С. La bansezono komenciĝasfine de majo kaj daŭras ĝis mezo de oktobro.

Tuj ĉe Simeizo troviĝas bela natura vidindaĵo - rok-komplekso, kiunkonsistigas la monto Koŝko kaj tri rokoj: la enmara roko Diva kajla surbordaj rokoj Panea kaj "Cigna flugilo" (la komplekso estasdeklarita kiel natura monumento).

Ekonomio

La bazo de la ekonomio de la loĝloko estas ripoz- kaj kurac- industrio. EnSimezio aktivas negranda vinfarejo.

Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto, Simferopolo kaj Sebastopolo.Somere la loĝloko estas ligita al Jalto ankaŭ per ŝipetoj.

Socia sfero

En la loĝloko estas 1 mezlernejo, 2 infanĝardenoj, 8 sanatorioj, 2 somerajporinfanaj tendaroj, domo-muzeo de ukraina verkisto M. Kocjubinskij.

Simeiza observatorio.

Vidindaĵoj

Super la loĝloko troviĝas la simeiza filio de Krimea astrofizika observatorio(la t.n. Simeiza observatorio). En la 1950-aj jaroj ĉi tie troviĝis la komanda centro, kiu akceptis la signalojn de la kosma aparato "Luna-3" (kiu, i.a., transmisiis la bildon de la dorsa flanko de Luno). En la observatorio oni aranĝas ekskursojn.

En la loĝloko estas ĉirkaŭ 50 belaj domoj, konsiderataj kiel arkitekturaj monumentoj. Belas ankaŭ la natura monumento - rok-komplekso, kiunkonsistigas la monto Koŝko kaj tri rokoj: la enmara roko Diva kaj la surbordaj rokoj Panea kaj "Cigna flugilo".

Sur la monto Koŝko konserviĝis la restaĵoj de antikva fortikaĵo Limen-Isar (8-1a jarcentoj a.K.).

Famaj personoj

En Simeizo diverstempe loĝis multaj famaj artistoj, ekz., la rusapianisto S. V. Raĥmaninov, ukraina verkisto M. M. Kocjubinskij, sovetiapoeto I. L. Selvinskij, sovetia verkisto K. G. Paustovskij k.a.

Ceteraĵoj

Proksimume ekde la 90aj jaroj de la XXa jarcento Simeizo famiĝis ankaŭkiel geja ripoz-loko. Ĉe la maro apud la monto Koŝka oniregule organizas diversajn gejajn renkontiĝojn kaj festivalojn.

Eksteraj ligiloj


La loĝlokoj de la Jalta municipo

UrbojAlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokojBeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj:Opolznevoje
LoĝloketojGornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje