Siktivkaro (ruseСыктывкар)[1] estas ĉefurbo de la respubliko Komiio, rusia aŭtonoma subŝtato (oblast). La urbo[2] situas ĉe la rivero Sisola (ru: Сысола) proksime de la enfluejo de la rivero Viĉegda kaj kalkulas proksimume 230 000 loĝantojn (2002), triono el kiuj apartenas al la komianoj, finn-ugra popolo, kaj la resto estas plejparte rusa. La urbo havas gravan lignopretigan industrion, flughavenon, fervojon (Pechora) kaj universitaton (ekde 1972).
La ekonomiaj agadoj de la Komi-popolo varias de gardado de boacoj, ĉasado, fiŝkaptado, kaj lignado en la nordo (kun mineja centro super la Arkta Cirklo ĉe Vorkuta) al agrikulturo, industrio, kaj minado en la sudo.
En Siktivkaro okazis en la jaro 1999 plurkontinenta kurso de Esperanto laŭ sugestopedia metodo en la kadro de projekto Indiĝenaj Dialogoj, disvolvita dum la UN-Jardeko de Indiĝenaj Popoloj kaj al kiu partoprenis interalie redaktorino de Komi-radio, vicministro kaj estrino en la ministeria departemento respondeca por komilingvaj lerniloj. Raportis pri ĝi radio, televido kaj gazetaro en la respubliko Komi[3]. Estas tendenco al asimilado kaj rusigo inter la komilingvanoj.
Inter la vizitindaĵoj troviĝas ekzemple la nacia muzeo pri la respubliko Komi, la katedralo Stefanovski, geologia muzeo A.A. Ĉernov, monumento de la litero Ö aŭ la monumento Azbuka Anbur[4].