Maorea lingvo

(Alidirektita el Shimaore)

La maorea lingvo ("Shimaore" [Ŝimaore], aŭ "Mahorais" [Maore'] en la franca) estas unu el la du ĉefaj indiĝenaj lingvoj parolataj en Majoto (Maore). Ĝi estas dialekto de la komora lingvo, dum la buŝia ("Kibushi") estas najbara al lingvoj parolataj en Madagaskaro. Se historie la maorea - same kiel la buŝia - estis la kampara lingvo de Majoto, ĝi fakte fariĝas la indiĝena lingvafrankao por ĉiutaga uzo, notinde pro plimultiĝo de la popolo parolanta la maorean. La maorea enestas la novajn televidajn programojn de RFO. La popolnombrado de 2002 montris, ke 80140 personoj parolas la maorean en Majoto.

Maorea lingvo
shimaore
dialektonatura lingvomoderna lingvo
Komora lingvo
Parolata enMajoto (Maore)
Parolantojproksimume 80 000 (2 002)
SkriboMaore Ajami, Maore Latin
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
Atlantikokonga
Voltakonga
Benue-konga
Bantua lingvaro
Svahilaj lingvoj
Komora lingvo
Maorea
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2bnt
  ISO 639-3swb
  SILswb
  Glottologmaor1244
Angla nomoMaore
Franca nomomahorais
vdr

Hodiaŭ la maorean klare minacas la franca. Krom tio ke kelkaj parolantoj de Majoto parolas la francan lingvon, tiu lasta estas la lingvo de instruado, scio kaj… dungo. Pro tio, kulturaj asocioj, interalie SHIME, provas reanimi flamon kaj redoni al la maorea ĝian plenrajton.

Reciproka interkompreno inter Shindzuani parolata en Anjuano kaj Shimaore estas preskaŭ plena; nur kelkaj etaj fonetikaj diferencoj, kaj lokaj leksikaj apartaĵoj ilin diferencigas.

Ortografio

La maorea estis tradicie skribita per neformala Franclingve-bazita Latina ortografio. La 22-an de februaro 2006, la Conseil de la Culture, de l'Education et de l'Environnement de Mayotte enkondukis oficialan alfabeton elfaritan de Shime-Asocio kiu uzas la bazan Latinan alfabeton sen c, q, kaj x kaj aldonas tri literojn: ɓ, ɗ, kaj v̄.[1]

Maorea alfabeto (Alifuɓe ya Shimaore)
LiterojAaBbƁɓDdƊɗEeFfGgHhIiJjKkLlMmNnOoPpRrSsTtUuVvV̅ v̄WwYyZz
IPAabɓdɗefɡhiʒklmnoprstuvβwjz

Kelkaj ekzemploj

EsperantoMaorea lingvo
SalutonJeje ( Kwezi)
BoneNdjema ( Mbona)
vivo estas bela en Majotomaesha ya mazuri Maore
terodunia
ĉielowingu
akvomaji
fajromoro
viromutru baba
virinomutru mama
manĝiu dya
trinkiu nwa
granda-bole
malgranda-titi
noktouku
matenoasubuhi
ŝtelistomwidzi

Nombroj

1. Nombroj de 1 ĝis 20 :
  1  MOJA11  KUMI NA MOJA
  2  MBILI12  KUMI NA MBILI
  3  TRARU13  KUMI NA TRARU
  4  NNE14  KUMI NA NNE
  5  TSANO15  KUMI NA TSANO
  6  SITA16  KUMI NA SITA
  7  SABA17  KUMI NA SABA
  8  NANE18  KUMI NA NANE
  9  SHENDRA19  KUMI NA SHENDRA
10  KUMI20  SHIRINI

Nombroj en la maorea rolas kiel adjektivoj, kaj kiel ĉiuj adjektivoj, ili metiĝas post la nomo, kvankam antaŭ la demonstrativo.

Nombroj 1, 6, 7, 9 estas nevariaj kaj ne alprenas prefikson de klaso.

Nombroj 2, 3, 4 , 5, 8 akordiĝas kun la nomo kaj alprenas prefikson de plurala klaso.

Akordo de nombroj : 2, 3, 4, 5, 8 :
KLASO / NOMO23458
  2.     WATRUWAILI  WARARUWANNEWATSANOWANANE
  4.     MIRIMILI  MIRARUMINNEMITSANOMINANE
  6.     MAGARIMAILI  MARARUMANNEMATSANOMANANE
  8.     ZIRIZILI  ZIRARUZINNEZITSANOZINANE
10.     NGUOMBILI  TRARUNNETSANONANE
Ekzemploj :
WATRU WARARUtri homoj
WATRU KUMI NA WANANEdek ok homoj
WATRU MIA WA SHIRINI NA WATSANOcent dudek kvin homoj
MAGARI MANANEok aŭtoj
MAGARI SITAses aŭtoj
MAGARI THALATHINI NA MARARUtridek tri aŭtoj
MIRI MINNEkvar arboj
MIRI MIA NA KUMI NA MINANEcent dek ok arboj
2. Dekoj :
10  KUMI
20  SHIRINI60  SITINI
30  THALATHINI70  SABWINI
40  ARBAINI80  THAMANINI
50  HAMSINI90  TUSWINI

Kiam deko estas sekvata de unuo, oni antaŭigas la unuon per la vorto "NA" = kaj.

Ekzemploj :
21 SHIRINI NA MOJA27 SHIRINI NA SABA
34 THALATHINI NA NNE35 THALATHINI NA TSANO
46 ARBAINI NA SITA58 HAMSINI NA NANE
3. Centoj :
100  MIA
200  MIA TENI600  SITA MIA
300  THALATHA MIA700  SABA MIA
400  ARBA MIA800  THAMANI MIA
500  HAMSU MIA900  TUSU MIA

Kiam cento estas sekvata de unuo, oni antaŭigas tiun ĉi per la vorto "NA".

Ekzemploj :
101 MIA NA MOJA
202 MIATENI NA MBILI
303 THALATHAMIA NA TRARU

Estas same por dekoj ĝis 19 :

Ekzemploj :
110 MIA NA KUMI
117 MIA NA KUMI NA SABA

Tamen kiam cento estas sekvata de deko ekde 20, oni antaŭigas tiun ĉi per la vorto "WA" = kaj (en la araba). Estas same por miloj.

Ekzemploj :
120 MIA WA SHIRINI
230 MIA TENI WA THALATHINI
354 THALATHA MIA WA HAMSINI NA NNE
697 SITA MIA WA TUSWINI NA SABA
4. Miloj :
1000  ALIFU
2000  ALIFU MBILI6000  ALIFU SITA
3000  ALIFU TRARU7000  ALIFU SABA
4000  ALIFU NNE8000  ALIFU NANE
5000  ALIFU TSANO9000  ALIFU SHENDRA
Ekzemploj :
  1001 ALIFU NA MOJA
  1018 ALIFU NA KUMI NA NANE
  2021 ALIFU MBILI WA SHIRINI NA MOJA
  5735 ALIFU TSANO WA SABA MIA WA THALATHINI NA TSANO
10000 ALIFU KUMI
18000 ALIFU KUMI NA NANE
20000 ALIFU SHIRINI
5. Frakcioj :
1/2NUSUduono
1/4ROBOkvarono
1/8THUMUNIokono
6. Ordaj numeraloj :
-A HANDRAMTRU WA HANDRAla unua homo
-A VILIGARI LA VILIla dua aŭto
-A RARUMWANAMTSA WA RARUla tria junulo
-A NNESHIRI YA NNEla kvara seĝo
-A TSANONYUMBA YA TSANOla kvina domo
-A SITAFI YA SITAla sesa fiŝo
-A SABASUKU YA SABAla sepa tago
-A NANEPAHA YA NANEla oka kato
-A SHENDRAMWEZI WA SHENDRAla naŭa monato
-A KUMIMUNADZI WA KUMIla deka kokoso-arbo

(Fonto: Ylangue[2])

Bibliografio

  • Blanchy, Sophie (1987). L'interprète. Dictionnaire Mahorais - Français et Français - Mahorais. CMAC, Mayotte. L'Harmattan, Paris.
  • Cornice, Abdillahi D. (1999). Manuel grammatical de shimaore. Mamoudzou, Mayotte: L’Association SHIME - Le SHImaorais MEthodique.
  • Johansen Alnet, Aimee (2009). The clause structure of the Shimaore dialect of Comorian (Bantu). Ph.D thesis. University of Illinois at Urbana-Champaign, Urbana, Illinois.
  • Kordji, Chamsidine, Martine Jaquin, et alia (1999). Narifundrihe shimaore - Apprenons le shimaorais. Association SHIME, Mamoudzou.
  • Maandhui, Ousseni (1996). Parlons Shimaore. Editions du Baobab, Mamoudzou.
  • Rombi, Marie-Françoise (1983). Le Shimaore (Île de Mayotte, Comores): Première approche d’un parler de la langue comorienne. Paris: Société d’Etudes Linguistiques et Anthropologiques de France (SELAF).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj