Shenzhou (kosmoŝipo)

Ĉina kosmoveturilo
Kosmoŝipo Shenzhou
Priskribo
Funkcio:Unua homporta kosmoŝipo de Ĉinio.
Ŝipanaro: 3
Dimensioj
Alto:9,25 m
Diametro:2,8 m
Volumeno:14,00 m3
Motoroj
Ĉefa motoro (N2O4/MMH) :10000 N
Karakteroj
Vivodaŭro:20 tagoj
Apogeo:324 km
Perigeo:196 km
Klinangulo:42,5 gradoj
Moduloj

Modula desegno de la kosmoŝipo Shenzhou

Shenzhou (IFA: /'ʃɛn'dʒoʊ/[1]/ʃɛn'zu:/; ĉine 神舟,, pinjine Shénzhōu, esperantigite Ŝenĝoŭ) estas la nomo de kosmoveturilo desegnita kaj uzata de Ĉinio por ĝia homa kosmofluga programo. La nomo povas esti tradukita kiel "Dia Veturilo", "Magia Ŝipo". Ĝia desegno elvokas la rusan kosmoŝipon Sojuz, sed ĝi estas pli granda. Krome, male al la kosmoŝipo Sojuz, la orbita modulo de la kosmoŝipo Shenzhou havas sian propran propulsadan, sun-povuman kaj regan sistemojn, kio ebligas aŭtonoman flugadon. La unua homportanta flugo okazis la 15-an de oktobro 2003. Dum marto 2005, asteroido estis nomita 8256 Shenzhou honore al la kosmoveturilo.

Historio

La unuaj agadoj de Ĉinio pri homa kosmoflugado komencis dum 1968, kun projektita lanĉo dum 1973.[2] Kvankam Ĉinio lanĉis ne homportan sateliton en 1970 kaj havas viglan nehomportan programon ekde tiam, ĉi tiu provo estis nuligita pro manko de mono kaj politika intereso.

La nuntempa Ĉina programo por homa kosmoflugado komencis la 1-an de aprilo 1992 kiel Projekto 921/1, kaj la laboroj komencis la 1-an de januaro 1993. La origina planado konsistis el tri fazoj:

  • Fazo 1: lanĉo de du ne homportaj versioj de la homporta kosmoŝipo, sekve de la unua ĉina homporta lanĉo dum 2002.
  • Fazo 2: ĝis 2007, serio de flugoj por testi la teknologiojn, fari rendevuojn kaj endokiĝojn ĉe orbito, kaj uzi bazan kosman laboratorion.
  • Fazo 3: konstrui grandan (20 t) kosmostacion dum la periodo 2010-2015, vizitita de la kosmoŝipoj Shenzhou.

La ĉefaj desegnistoj de la kosmoveturilo Shenzhou estas, inter aliaj, Qi Faren kaj Wang Yongzhi.

La unuaj kvar ne homportaj test-flugoj okazis dum 1999, 2001, kaj 2002. Sekvis homportaj flugoj dum 2003, 2005 kaj 2008. Ili estas lanĉitaj per la raketo Longa Marŝo 2F el la kosmocentro ĉe Jiuquan.

La unua ne homporta misio komencis la 9-an de novembro 1999, kaj la nomo Projekto 921/1 estis ŝanĝita al Shenzhou, nomo elektita de Jiang Zemin. Sekvis aliaj tri sukcesaj ne homportaj flugoj.

La kvina lanĉo, Shenzhou 5, estis la unua homporta (Yang Liwei) kaj okazis je la 9:00 (UTC +8) la 15-an de oktobro 2003.

Misioj lanĉitaj

  • Shenzhou 1 – 19-a de novembro 1999 – ne homporta test-flugo
  • Shenzhou 2 – 9-a de januaro 2001 – portis bestojn
  • Shenzhou 3 – 25-a de marto 2002 – portis test-menekenon
  • Shenzhou 4 – 29-a de decembro 2002 - portis test-menekenon kaj diversajn sciencajn eksperimentojn
  • Shenzhou 5 – 15-a de oktobro 2003 - Yang Liwei plenumis 14 Ter-orbitojn
  • Shenzhou 6 – 12-a de oktobro 2005 – 5-taga misio kun Fei Junlong kaj Nie Haisheng
  • Shenzhou 7 – 25-a de septembro 2008 – ŝipanaro el tri homoj kun Zhai Zhigang, Liu Boming, kaj Jing Haipeng; kosma promenado de du el la membroj de la ŝipanaro
  • Shenzhou 8 - 31-a de oktobro 2011 – ne homporta misio, rendevuo kaj endokiĝo kun Tiangong 1.
  • Shenzhou 9 - 16-a de junio 2012 – 13-taga homporta misio kun Jing Haipeng, Liu Wang, kaj Liu Yang; endokiĝo kun Tiangong 1.
  • Shenzhou 10 - 11-a de junio 2013 – 14-taga homporta misio kun Nie Hiasheng, Zhang Xiaoguang, kaj Wang Yaping; endokiĝo kun Tiangong 1.
  • Shenzhou 11 - 16-a de oktobro 2016 – 30-taga homporta misio kun Jing Haipeng kaj Chen Dong; endokiĝos kun la kosma laboratorio Tiangong 2.[3][4]

Vidu ankaŭ

  • Longa Marŝo (raketo)
  • Projekto 921-2
  • Tiangong

Referencoj

  • Shenzhou. Alirita la 21-an de julio 2005.


Eksteraj ligiloj