Sergei Bodrov

rusa produktoro, scenaristo kaj reĝisoro

Sergei Vladimiroviĉ BODROV (en rusa: Сергей Владимирович Бодров; Ĥabarovsko, 28a de junio 1948) estas rusa produktoro, scenaristo kaj reĝisoro, de burjata deveno. Li estas la patro de la jam mortinta aktoro kaj reĝisoro Sergei Bodrov, filo (1971-2002).

Sergei Bodrov
Persona informo
Naskiĝo28-an de junio 1948 (1948-06-28) (76-jaraĝa)
en Ĥabarovsk
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusio (1991–)
Sovetunio (–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioKomunista Partio de Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
InfanojSergey Bodrov, Jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilmreĝisoro
filmproduktoro
verkisto
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFilmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1974– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en la Federacia Ŝtata Kininstituto en Moskvo, kie li lernis la metion de scenaristo. Kiel reĝisoro, li atingis prestiĝon internacie en 1996 pere de sia filmo La montarprizonulo (en rusa: Kavkazskij plennik),​ bazita sur la rakonto La prizonulo de Kaŭkazo de Lev Tolstoj per kiu li ricevis la Premion Nika (nome la plej grava de la rusaj kinpremioj). La filmo estis kandidato al la plej bona alilingva filmo en la Oskar-premioj kaj al la Oraj Globoj de 1997.

Kiel scenaristo, ŝi partoprenis en nombraj verkoj, inte tiuj kiuj elstaras Orient-Okcidento (1999) de Régis Wargnier, filmo kandidata al la Oskar-premio al la plej bona alilingva filmo (2000) en kiu ludis lia filo Sergei Bodrov (1971-2002) kun internacia geaktoraro en kiu estis ankaŭ Catherine Deneuve kaj Sandrine Bonnaire.

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Serguéi Bodrov (padre) en la hispana Vikipedio.