Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

La sep mirindaĵoj de la antikva mondo estas vaste konata listo de sep rimarkindaj homfaritaj konstruaĵoj de la antikva epoko. Ĝi estas bazita sur gvidlibroj popularaj al vizitantoj je helena civilizacio, kaj enhavas nur objektojn trovitajn ĉirkaŭ la Mediteraneo, tio estas, objektojn konitajn de helenoj. La Granda Muro en Ĉinio, ekzemple, klare estis ankaŭ mirindaĵo de la antikva mondo, sed estis nekonata al la grekoj.

Sep mirindaĵoj de la antikva mondo, laŭ la 16-a-jarcenta nederlanda artisto Maarten van Heemskerck

La listo devenas de la 2-a jarcento a.K., kvankam Herodoto (el Halikarnaso mem, parenteze) menciis pri la ideo de tia listo en la 5-a jarcento a.K..

El la mirindaĵoj, nur la piramido ankoraŭ staras.

MirindaĵoKonstru-datoKonstruintojRimarkindaj trajtojDetru-datoDetru-kaŭzo
Granda Piramido de Gizode -2650 al -2500EgiptojKonstruita kiel tombo de la reĝo Ĥufu (de la Kvara Dinastio de Egiptio).Ankoraŭ staranta-
Pendĝardenoj de Babilono-600BabilonianojDiodoro priskribis ĝardenojn multetaĝaj, alte atingantaj 22 metrojn, havantaj maŝinaron por akvocirkulado. Grandaj arboj kreskis sur la tegmento.Post la 1-a jarcentoTertremo
Templo de Artemiso ĉe Efezo-550Lidianoj, persoj, grekojDediĉita al la grek-mitara diino Artemiso. Dum 120 oni ĝin konstruis. Herostrato ĝin bruligis cele atingi famon.-356Brulatenco
Statuo de Zeŭso en Olimpio-435GrekojĜi tutlarĝe okupis la halon de la templo konstruita por ŝirmi ĝin, kaj estis 12 metrojn alta.5-a - 6-a jarcento a.K.Nekonata; supozeble fajro aŭ tertremo.
Maŭzoleo de Halikarnaso-351Persoj, grekojĜi estis proksimume 45 metrojn alta kaj havis ĉiujn kvar flankojn ornamitaj per skulptaj reliefaĵoj.ĉirkaŭ 1494Damaĝita de tertremoj kaj finrenversita de eŭropaj krucmilitistoj
Koloso de Rodisode -292 al -280HelenojGiganteca statuo de la grek-mitara virdio Helios, ĉirkaŭ 35 metrojn alta.-224Tertremo
Lumturo de Aleksandrio3-a jarcento a.K.HelenojĜi estis inter 115 kaj 135 metrojn alta, unu el la plej altaj homfaritaj konstruaĵoj en la mondo dum multaj jarcentoj.1303-1480Tertremoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio