El Vikipedio, la libera enciklopedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Senica. Pri urboparto de Banská Bystrica temas artikolo Senica (Banská Bystrica).
- Eble vi serĉas: Senice.
17° 22′ 00″ O / 48.68056 °N, 17.36667 °O / 48.68056; 17.36667 (mapo) Senica (hungare Szenice germane Senitz) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica, kies distriktejo estas.
La urbo situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Trnava-Ĉeĥio. Trnava troviĝas 38 km.
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio skribe okazis en 1256, tiutempe familio Aba konstruis fortikaĵon. Venceslao la 2-a (Bohemio) sieĝis ĝin kaj faris ruina en 1302. La komunumo ricevis privilegiojn en 1396. Sinagogo konstruiĝis en 1666. En 1910 en la urbeto loĝis 2849 da loĝantoj (1922 slovakoj, 624 hungaroj kaj 284 germanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio.