Sekmasonaĵo

Sekmurosekmasonaĵo [1] estas masonaĵo el rompŝtonaĵo aŭ naturŝtonaĵo, konstruita sen helpo de mortero.

malnova romia vojo en Kolbnitz
sekmuro en la ĝardeno

Sekmasonaĵoj estas konstruitaj hodiaŭ preskaŭ nur de pejzaĝisto en ĝardenoj. Ankaŭ multaj muroj kiuj sekurigas la deklivojn, ekzemple en vitejoj kaj ĉefe krutaĵvitejoj estas sekmasonaĵoj. Ekszistas ankaŭ malnovaj domoj nur el sekmasonaĵoj.

La hodiaŭaj gabioj ne apartenas al masonaĵo.

Aplikkampoj

La masonado kun lozaj ŝtonoj sen mortero estas la plej malnova formo de konstruado kun ŝtonoj. Specialan kvaliton havas la bronzepoka ciklopmuraĵo en la mediteranea regiono. La du ĉefaj tipoj de sekmasonaĵo estas libere starantaj muroj, ekzemple kiel limoj de paŝtejoj kaj subtenmuroj, ekzemple por konstrui agrikulturajn terasojn ĉe krutaĵoj. La tria tipo, kiu aspektas kiel subtenmuro, sed vere nur protektas kontraŭ erozio kaj kovras la deklivon nomiĝas deklivkovra muro.

Muroj

kampaj muroj sur la insulo Inisheer (Irlando)

Sekmuroj estas preskaŭ nur konstruitaj subĉiele, ofte el plataj sedimentaĵoj. Kiel kamp- kaj paŝtejbariloj ili ekzistas en Sudeŭropo, Irlando, Nordanglio, Kimrujo, Svisio kaj Aŭstrio.

Lokaj tipoj

  • frisa remparo en Frislando el rondaj migroŝtonoj kaj torfo kiel junto.
  • Tanka-muro sur la Balearoj.
  • Premužićeva staza en la Nacia Parko Norda Velebit, pli ol 50 km longa migrovojo juntita laŭ la principoj de sekmuroj.

Signifo por riz- kaj vitkultivado

sekmuro de vitejo kun tipa vegetaĵaro
sanigado de sienito-sekmuro en en krutvitejo de Lößnitz
arko en sekmuraĵo

En rizkampoj kaj vitejoj sekmuroj estas konstruataj ĉe krutaj deklivoj, por havigi terasojn, kiuj plifaciligas la prilaboron. La dumtaga aertemperaturo estas ekvilibrata per la sekmuroj kaj krutaĵvitejoj eblas ĉe krutaj deklivoj: la sekmuro stokas la varmon de la sunbrilado kaj redonas ĝin al la ĉirkaŭo kiel infraruĝa radiado. Tielmaniere ĝi reduktas la malvarmiĝon de la vitejoj dum la nokto.

sekmuraĵo kiel protektilo kontraŭ vento.

Pro ĝia akvotralasebleco sekmuroj estas pli stabilaj en terasigitaj vitejoj ol muroj kun mortero. metie bone konstruita sekmuro povas transdaŭri pli ol 100 jaroj.

Konstruo de sekmuroj

Lautradicie por sekmuraĵo estas uzataj nur naturŝtonoj, kiuj troviĝas surloke, ofte uzatas kolektŝtonoj el la ĉirkaŭejo, ssed ankaŭ rompŝtonoj el ŝtonminejoj estas uzataj. Por la konstruo oni preferas ortangulajn ŝtonojn. Normalkaze ankaŭ oni konstruas malantaŭan muraĵon el malgrandaj, neregulaj aŭ frakasitaj ŝtoneroj. Ĝi servas kiel filtrilo kaj frostprotekto.

Necesas certa metiista lerteco por konstrui sekmuron: necesas fundamento el ŝotroŝtonŝutaĵo. Krucjuntojn aŭ „zipo-juntojn“ oni evitu pro statikaj kaŭzoj: Unu triono de la ŝtonoj estu „ligilo“-ŝtonoj, kiuj ligas la malantauan tertavolon aŭ malantaŭan muraĵon kun la antaŭa sekmuro. La bazo de la muro larĝu unu trionon de la alteco de la muro.[1]

Domkonstruo

En la prahistoria tempo la homoj uzis sekmuraĵojn por starigi konstruaĵojn. Vidu: abelkorba kabano, Broch (turo), nurago, talajoto, Tanka-muro.En la mezepoko, en Italio, oni konstruis rondajn domojn, nome Trullo (plurale Trulli) per sekmasonado.

Putkonstruo

Sekmuroj ofte estas uzita en klasika puto.

Akvokonstruo

sekmuraĵo ĉe konstruaĵo de Oberharzer Wasserregal.

Sekmuraĵoj servis kiel protekto en la historia akvokonstruo. Ili estas muroj por protekti kontraŭ ondoj aŭ por enkadrigi kanalojn aŭ fosaĵojn.[2]

Burgkonstruo

En la fua mezepoko sekmuraĵoj ofte estis uzataj por konstrui fortikaĵojn.

Preĝejkonstruo

Ankaŭ la unuaj kirkoj estis konstruitaj el sekmuroj.

Ekstereŭropaj ekzemploj

Agadir Imchiguegueln

Arĥitekturoj de la berberoj

Meza kaj suda Afriko

ruino de Kuelap, Peruo

Sudameriko

Suda Pacifiko

Japanujo

angulŝtono ce la burgo Himeji

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Forschungsgesellschaft Landschaftsentwicklung Landschaftsbau e. V. (FLL): Empfehlungen für Planung, Bau und Instandhaltung von Trockenmauern aus Naturstein. 2012, ISBN 978-3-940122-33-9.
  • Stiftung Umwelt-Einsatz Schweiz: Trockenmauern – Grundlagen, Bauanleitung, Bedeutung. ISBN 978-3-258-07705-5, Online-Ergänzungen
  • Martin Haberer: Steingärten und Trockenmauern. Kosmos, Stuttgart 2001. ISBN 3-440-08873-1.
  • Sofie Meys: Lebensraum Trockenmauer. Bauanleitung, Gestaltung, Naturschutz. Pala, Darmstadt 2008. ISBN 978-3-89566-249-2.
  • Irmtraud Schaarschmidt-Richter (Text), Mo Nishikawa (Fotos): Himeji Castle. Ernst und Sohn, 1998. ISBN 3-433-02714-5.
  • Jana Spitzer, Reiner Dittrich: Trockenmauern für den Garten. Bauanleitung und Gestaltungsideen. Ökobuch, Staufen, 2009. ISBN 978-3-936896-43-5.
  • Richard Tufnell, Marianne Hassenstein, Alain Ducommun, Frank Rumpe: Trockenmauern. Anleitung für den Bau und die Reparatur. 9. Auflage. Haupt, Bern 2009. ISBN 978-3-258-07481-8.

Eksteraj ligiloj

Referencoj