Secret Service

Secret Service - estis sveda muzika grupo ludanta pop-rokmuzikon, tre populara en la 1980-aj jaroj. Ili kantis angle.

Secret Service
DevenoSvedio Svedio
Ĝenrojpop-rokmuziko
disko
Aktivaj jaroj1979–1987,
Parencaj
temoj
ABBA, A*Teens
Retejosecretservicemusic.com
Membroj

Ola Håkansson, Tim Norell, Ulf Wahlberg, Anders Hansson, Mats A. Lindberg

Antaŭaj membroj

Tonny Lindberg, Leif Paulsén, Leif Johansson

vdr

Ilia historio

En la jaro 1979 Ola Håkansson (konata ankaŭ kiel Oson), estinta kantisto de Ola & the Janglers, tre populara muzika grupo en Svedio en la 60-aj jaroj, ankaŭ kun komponisto Tim Norell kaj klavarinstrumentisto Ulf Wahlberg kreis kelkajn kantojn, kiujn ili sendis al Melodifestivalen - sveda elimino en eŭropan konkurson de kantoj Eurovisio. Ili ne forportis sukceson, sed ili kontinuigis kunlaboron, ŝanĝante la nomon de la projekto el Ola+3 je Secret Service. Komencita estis ankaŭ kunlaborado kun aŭtoro de tekstoj - Björn Håkanson.

Ili kunlaboris ankaŭ kun Agnetha Fältskog, kantistino de ABBA kaj kantis kanton "The Way You Are", kiu fariĝis ora singlo en Svedio.

Membroj

Diskografio

Albumoj

  • Oh Susie, 1979
  • Ye Si Ca, 1981
  • Cutting Corners, 1982
  • Jupiter Sign, 1984
  • When the Night Closes In, 1985
  • Aux deux Magots, 1987
  • Top Secret - Greatest Hits, 2000

Aŭskultebla