Scoloplax
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Scoloplax estas la nura genro en la katfiŝoj (ordo Siluroformaj) familio Skoloplacedoj, nome ŝpinilaj nanaj katfiŝoj.
La ses nune agnoskitaj specioj en tiu genro estas la jenaj:[1][2]
Scoloplax estas distribuata en Sudameriko en Peruo, Bolivio, Brazilo, kaj Paragvajo.[3] S. baskini estas el la malgrandaj alfluantoj de la riveroj Aripuanã, Madeira, Amazonio, Brazilo.[4] S. dicra havas la plej grandan distribuadon en la Amazona baseno, originanta el la basenoj de Amazono kaj Paragvajo.[4][5] S. distolothrix loĝas en la basenoj de la riveroj Tokantinso-Aragvajo, Ŝinguo, kaj Paragvajo.[5] S. dolicholophia estas konata el la baseno de la Rio Negro en Brazilo, kaj en la Lago Amanã.[4] S. empousa loĝas en la basenoj de Amazono kaj Paragvajo-Paranao .[5]
Specioj de Scoloplax estas facile distingeblaj el aliaj katfiŝoj pro rimarkindaj ŝildo-formaj rostrumaj platoj kiuj portas nombrajn grandajn kaj kurbecajn dermodentojn.[4]
La specioj de Scoloplax estas tre oftaj inter folirubejoj de klaraj kaj malklaraj akvohabitatoj, kiel meandraj lagoj, nigrakvejoj kaj tre vegetalhavaj riveretoj.[4][6]