Saterland

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Saterland estas komunumo en Germanio, ekestinta en 1974 pere de administra refomo. Ĝi troviĝas en la distrikto Cloppenburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 294 loĝantojn. La centra loĝloko de la nuna komunumo estas la loĝloko Ramsloh (saterfrise Roomelse).

Saterland
Blazono
Saterland (Germanio)
Saterland (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoMalsupra Saksio
DistriktoDistrikto Cloppenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo0 44 92 (Scharrel, Sedelsberg), 0 44 98 (Ramsloh, Strücklingen)
Poŝtkodo26683
Aŭtomobila kodoCLP
Oficiala Municipokodo03453013
Subdivido4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
KomunumestroHubert Frye
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoHauptstraße 507
Demografio
Loĝantaro14294 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo, 7° 42′ O (mapo)53.0819447.70527853° 5′ N, 7° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo5 m
Areo123,62 km²
Oficiala retejohttps://www.saterland.de/
vdr
dulingva urbopanelo de loĝloko Scharrel (germanlingve) - Schäddel (saterfrise)

Saterland estas la centro de la plej malgranda minoritata lingvo de Germanio, nome de la saterfrisa lingvo.
Pro la historio de la setlado Saterland estas lingvoinsulo komplete ĉirkaŭata de ne-frisa (platdiĉa) setlita arealo.

Partnera komunumo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj