Saratov

urbo en Rusio

Saratovo (ruse Саратов) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Saratova provinco. La urbo situas 858 kilometrojn al sud-oriento de Moskvo ĉe la alta bordo de Volgo.

Saratov
urbego • urbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo410000–410999
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro845 300  (2017) [+]
Loĝdenso2 145 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 46° 0′ O (mapo)51.5333333333334651° 32′ N, 46° 0′ O (mapo) [+]
Alto50 m [+]
Areo394 km² (39 400 ha) [+]
HorzonoUTC+04:00 [+]
Saratov (Saratova provinco)
Saratov (Saratova provinco)
DEC
Situo de Saratov
Saratov (Rusio)
Saratov (Rusio)
DEC
Situo de Saratov

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saratov [+]
vdr

Priskribo

La loĝantaro estis en jaro 1959 de 579 mil loĝantoj, dum en jaro 2002 ĝi jam estis de 873,1 mil loĝantoj.

Laŭlonge de Volgo la urbo okupas 34 kilometrojn. Ĝi estas ĉirkaŭita de montetoj (ĝis 250 metrojn altaj).

Saratovo estas grava kleriga kaj industria centro. En ĝi situas multaj fabrikoj (maŝinkonstruado, nafta kaj kemia industrio).

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 63401.

La urbo estis fondita en 1590 kiel fortikaĵo por gardi komercistan vojon.

La interurba telefona kodo estas 8452, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

En la urbo estas fervoja stacio.

Famuloj

Esperanto en Saratovo

En 1903 venis al Saratov Georgo K. Davidov, kiu tie fondis la unuan Esperanto-Bibliotekon, la fama Biblioteko de Davidov.

Vidu ankaŭ

Bildoj

Eksteraj ligiloj