Santa Úrsula

Santa Úrsula [santaURsula] estas urbo kaj municipo en la nordo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

Santa Úrsula
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo38390
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro15 285  (2023) [+]
Loĝdenso677 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 16° 30′ U (mapo)28.4252917-16.491703528° 26′ N, 16° 30′ U (mapo) [+]
Alto290 m [+]
Areo22,59 km² (2 259 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Santa Úrsula (Kanariaj insuloj)
Santa Úrsula (Kanariaj insuloj)
DEC
Situo de Santa Úrsula

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Úrsula [+]
vdr

La municipa ĉefurbo estas Santa Úrsula mem je 284 m.s.m.

La loknomo Santa Úrsula rilatas al la kondiĉo metita de Doña María de Gallegos kiam permesis konstrui en siaj terenoj preĝejon, kiu estu dediĉita al la "Señora Santa Úrsula, con las once mil vírgenes" (kun dekunu mil virgulinoj).

Geografio

Santa Úrsula en la insulo Tenerifo.

Santa Úrsula estas en la nordo de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Santa Úrsula mem je 284 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arafo kaj Candelaria (nur pro iomete) sude ĉe la monta kresto, kun La Orotava okcidente ĉe la torentejo Pinito, kaj kun La Victoria de Acentejo oriente ĉe la torentejo Barranco Hondo; norde estas Atlantika Oceano.[2]

Santa Úrsula posedas areon de 22,59 km², estante la 26a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 47a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Chipeque kun 1 933 m.s.m. Aliaj gravaj altaĵoj estas Montaña de Palo Seco, Morra Itote kaj Morra de Isarda, de 1805, 1794 kaj 1711 metroj de altitudo respektive.​ ​[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj ĉefe en la supra zono.[4]

Marbordo de la municipo.

La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo, same kiel parton de la Speciala Natura Rezervejo Las Palomas,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]

La municipo havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Las Canales» kaj «Orticosa».[2]​ Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel eŭforbioj, pinoj, kaj arbuto.[7]

Historio

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[8] Laŭ la tradicio, en groto de la torentejo Pino estis la loĝejo de la lokestro "mencejo" Bencomo de Taoro.[9] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo inter Barranco Hondo kaj Ancón. En la areo de La Quinta elstaras kultejo kun asociaj rokaj gravuraĵoj.​[10]

Dum la konkero de la insulo inter 1494 kaj 1496, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj de Taoro, ĉefaj opoziciantoj de la invado. Laŭdire ĉe la torentejo de Acentejo en decembro 1495, la konkeristo Lope Hernández de la Guerra ofensivis en direkto al la valo de La Orotava, kaj estis atakita de guanĉoj. Lope kaptis unu el ili, oni pridemandis lin kaj tiel la konkeristo Alonso Fernández de Lugo eksciis pri planita embusko. Tial la kastilianoj sukcesis venki la guanĉojn en la dua batalo de Acentejo.[11][12]

Domo de la Kapitano, 17-a jarcento.

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[13] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La loĝloko ekformiĝis ĉirkaŭ la ermitejo de Sankta Ursula, konstruita inter 1587 kaj 1612.

En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio

Preĝejo de Santa Úrsula.

La municipo havis 14 296 loĝantojn je 2014, tial estante la 16a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 18a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[14]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 ĝis preskaŭ 15 000 loĝantoj en 2021.

Teritoria organizado

Santa Úrsula dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[14]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[14]
Loĝloko
Loĝantoj
El Cantillo121
La Corujera2420
Cuesta de la Villa - El Calvario3433
El Farrobillo970
Santa Úrsula (municipa ĉefurbo)3678
Tosca Barrios131
Tosca de Ana María546
La Quinta1550
La Vera1447
TOTALO14.296

Ekonomio kaj vidindaĵoj

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj.

Turismo

Teatro-Kinejo.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[2]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[15]

  • Arkeologia kuŝejo guanĉa vulkana groto de Bencomo.
  • Preĝejo de Sankta Ursula.
  • Domo de la Portugalino.
  • Domo de la Kapitano.
  • Kulturdomo La Casona - San Luis.
  • Historia urba kerno.
  • Strandoj, rigardejoj.

Bildaro

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santa Úrsula en la hispana Vikipedio.