San Esteban del Valle

San Esteban del Valle [sanesTEban delBAlje] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo San Esteban del Valle estas etimologie komprenebla kiel Sankta Stefano de la Valo, alude al la valo de Tiétar.

San Esteban del Valle
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo05412
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro745  (2023) [+]
Loĝdenso20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 4° 59′ U (mapo)40.275277777778-4.9840° 17′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto811 m [+]
Areo37 km² (3 700 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
San Esteban del Valle (Provinco Avilo)
San Esteban del Valle (Provinco Avilo)
DEC
Situo de San Esteban del Valle
San Esteban del Valle (Hispanio)
San Esteban del Valle (Hispanio)
DEC
Situo de San Esteban del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Esteban del Valle [+]
vdr
San Esteban del Valle en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 39,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 736 loĝantojn. Ĝi perdis 1 400 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 71 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navalosa, Serranillos, Pedro Bernardo, Mombeltrán, Santa Cruz del Valle kaj Villarejo del Valle. San Esteban del Valle estas en la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 806 msm.

Historio

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. San Esteban del Valle estis domaro de la senjorlando de Mombeltrán. La unua klopodoj sendepeniĝi fare de San Esteban del Valle okazis en 1434, kio estis malakceptita, sed Álvaro de Luna akceptis havigi al la loĝloko la rajton havi duarangan urbestron por nur malgrandaj deliktoj. En 1693 la loĝloko ja ricevis la titolon de villa el la reĝo Karolo la 2-a.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (olivarboj, vitejoj, fruktarboj ktp.) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindaĵoj estas preĝejo de la 15-a jarcento, ermitejoj, parko, pilorio ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj