Sambalo
Sambalo estas indonezia kaj malajzia kondimento kaj saŭco kiu, tradicie konsistas el pistitaj kapsiketoj kun salo. Sed estas multaj variantoj ĉe kiu oni aldonas vinagron, frititajn cepojn, fermentitajn salikokojn, fruktosukon, sukeron kaj ĉiajn spicojn.
Malajzianoj kaj indonezianoj preferas freŝan sambalon kaj ne tiun el konservujo. Sur lokaj merkatoj oni povas aĉeti diversajn specojn de freŝa sambalo kiuj estas eksponataj en emajlaj ujoj kaj estas vendataj en plastaj saketoj.
Kelkaj el la variantoj:
- Sambal ulek (Javo): kapsiketoj, salo.
- Sambal bajak: kapsiketoj frititaj en oleo kun ajlo
- Sambal brandal: kapsiketoj frititaj en oleo kun cepoj kaj kemerinuksoj
- Sambal belacan (Malajzio): kapsiketoj frititaj kun saŭco surbaze de salikokoj
- Sambal dabo-dabo (Sulaveso): kapsiketoj kaj freŝaj tomatoj
- Sambal manis: kapsiketoj, cepoj kaj sukero
- Sambal terasi (Javo): kapsiketoj, terasi (surbaze de salikokoj)
Vidu ankaŭ
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSullensSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKategorio:Politikaj verkojVikipedioDua MondmilitoEsperantoTübingenMilena VelbaVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoDosiero:Escudo Selección Española de fútbol.pngSeksumadoDonald TrumpVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoSerĉilo-optimumigoRetforumoKategorio:Vikipediisto bs-DVikipedio:Bonvenon al VikipedioKategorio:Setlejoj en Svitava montetaroNesukcesa murdtento de Donald TrumpNesukcesa atenco kontraŭ Donald TrumpVikipedio:AktualaĵojEnEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Shannen DohertyLivonia krucmilitoUniversitato de TubingenoŜablono:Landoj en la Somera Olimpiko 2024Liberalaj artojPortoSkermoDominiko en la OlimpikojDistriktaro TübingenUniversala Kongreso de EsperantoUsonoUzanto:Dominik