Salvinia natans
Salvinia natans estas specio en klaso veraj filikoj (Pteridopsida), ordo Salviniales, familio Salviniaceae.
Salvinia natans | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Salvinia natans (L.) All | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Disvastiĝo
Ĝi troveblas en kontinentala kaj mediteranea Eŭropo. Ĝi bezonas varmon por la kreskado.
Priskribo
Salvinia natans estas akvosurface ŝvebanta, senradika filiko. Sur ĝia ne (aŭ malofte) disbranĉiĝanta tigo sidas en du vicoj la folioj. La folioj longas 10-15 milimetrojn, eliptaj, sur ties supran flankon kovras kurtaj, molaj haroj. La metabolo okazas per helpo de la triaj modifiĝintaj folioj, kiuj estas radiksimilaj kaj pendas suben en la akvo. Ĝi estas unujara specio, kiu evoluas printempe el en ŝlimo travintrumitaj sporoj.
Kreskejo
Salvinia natans ŝatas la nutromaterial-riĉajn, varmajn nefluajn akvojn.
Nomo en naciaj lingvoj
Ĉar la genro ankoraŭ ne havas PIV-an nomon (eble salvinio), jen kelkaj naciaj nomoj en Eo:
- kutima naĝofiliko (ŝvebfiliko) (germane Gemeiner Schwimmfarn)
- akva anserĝojo (hungara vízi rucaöröm, ĉar ĝin ŝatas la anseroj)
- ŝveba akvofiliko (angla floating watermoss), akva papilia flugilo (angla Water Butterfly Wings)