Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas saint-émilionnais.
Grava turisma loko — averaĝe 1 000 000 homoj vizitas ĝin ĉiujare2 — ĝi havas gravan monumentan elmontradon : ermitejo, monolita kirko (enrok-hakita preĝejo), kolegiata preĝejo, ĉefepiskopa palaco, luksaj konstruaĵoj kaj restaĵoj de fortikaĵoj) trovebla laŭlonge de la mallarĝaj stratoj serpentumaj. montetoj (nomataj “tumuloj”) kaj ombritaj kvartaloj.; ĝi ĝuas la reputacion de sia enologia ("la vitejo de Saint-Émilion) kaj gastronomia (makaronoj, pasteĉoj, grashepataĵoj) heredaĵo. La mezepoka urbo estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1999. Ĝi konsistigas "rimarkindan ekzemplon de historia vinpejzaĝo, kiu pluvivis sendifekta" kaj "escepte ilustras la intensan kultivadon de vinvitoj en precize limigita regiono” (enskribo-kriterioj adoptitaj de Unesko en decembro 1999 en la kategorio Kulturaj Pejzaĝoj).