Saas-Almagell
Saas-Almagell estas svisakomunumo en la germanparolanta parto deKantono Valezo, Distrikto Vispo; ĉirkaŭ 142 km (birdfluge)oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 107 km (birdfluge) sude de BernoLa komunumo najbaras Italion trans montpasejojAntronapasejo (2 838 m) kaj Monte-Moro pasejo (2 868 m).
Saas-Almagell | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Saas-Almagell | |
![]() | |
Saas-Almagell vidita de aviadilo | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46° 05′ 39″ N 7° 57′ 26″ O / 46.09417 °N, 7.95722 °O (mapo) 7° 57′ 26″ O / 46.09417 °N, 7.95722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 390 (2007) |
Areo | 110,28 km² |
Alteco | 1 672 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3905 |
Komunumkodo | 6288 |
![]() | |
Situa mapo de Saas-Almagell | |
Ĝi kuŝas en Saasvalo, valo de rivero Saservispa, norde de la kunfluo de Saservispa kun dekstra alfluanto, rojo Furggbach.
La komunumo kulminas ĉe monto Strahlhorn (4 190 m de alteco); giaj aliaj pintoj estas Rimpfischhorn (4 199 m) kaj Allalinhorn (4 027 m).
Ĝi entenas multenombrajn vilaĝojn kaj vilaĝetojn inter kiuj: Lehn, Chaischlittu, Unterkreuz, Zum Berg, Dorfplatz, Furrusand, Zerbriggu kajMattmark.
Ĝia ĉefa resurso estas turismo, la vilaĝoj havas multenombrajn hotelojn. Vintre estas skiadaj ejoj; somere komencoj de piediradoj.
En Saas-Almagell naskiĝis pluraj skiĉampionoj: gefratoj Pirmin kaj Heidi Zurbriggen, kaj Silvan Zurbriggen (malproksima kuzo[1]).
Sur la alto de la komunumo estas la baraĵa Mattmark-lago kiu kolektas la akvon de Allalin-Glaĉero, kaj el kiu elfluas rivero Saservispa.
La najbaraj Svisaj komunumoj estas okcidente: Zermatt, Täsch kaj Saas-Fee; norde: Saas-Grund; oriente: Simplon kaj Zwischbergen.
Sude estas la italaj komunumoj de Piemonto: Antrona Schieranco, Ceppo Morelli kaj Macugnaga.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Informo pri Saasvalo (germane, angle, france, japane)
- Gvido en la urbo Saas-Almagell[rompita ligilo]
- Pri la akvobaraĵo de Mattsand (angle,france,germane)