Saŭdado

speciala sento de malpeza malĝojo memorante de iu aŭ io fora en tempo aŭ loko

Saŭdado[1] estas Esperantigo de la portugala kaj galega vorto saudade (portugaluja prononco: [saŭDAdi]; brazila prononco: [saŭDAĝi] aŭ [saŭDAdi]), kies signifo similas al "nostalgia sopiro", "milda malgajo" aŭ "rememoro al mankanta ĝojo". Ofte la objekto de la sopiro estas perdita naskiĝtero (pro la historia emo de portugaloj elmigri al fremdaj landoj) aŭ perdita amo. La vorto ofte portas nuancon de ruiniĝo kaj esprimas la subpremitan scion ke la sopirata afero povus neniam reveni. Ĝi estas multe uzata en la portugal-lingvaj literaturo, tradiciaj kantoj, popola muziko kiel la fado, bosanovo ktp.

Saudade (1899), de Almeida Júnior.

Etimologio

La vorto devenas de la latina solitudo ("soleco"), sed la signifo evoluis for de la origina signifo, kaj aliaj samfontaj vortoj ("solidão" kaj "soledade") estas uzataj kun la signifo "soleco" en la portugala.

Saŭdado en portugala kulturo

Saudade ne havas precizan ekvivalenton en aliaj lingvoj (escepte de tio, ke en kelkaj lingvoj oni foje uzas la portugalan vorton "saudade" kun ĝia portugala signifo, foje adaptita prononce kaj/aŭ gramatike al la koncerna lingvo kiel okaze de la Esperantigo "saŭdado"). Pro tio la portugaloj estas fieraj pri "sia persona vorto", kiun nur ili konas. Pri tio temas la fama kvarlinia versaĵo de Fernando Pessoa[2]:

Saudades, só portugueses
Conseguem senti-las bem.
Porque têm essa palavra
para dizer que as têm.

Saŭdadoj, nur portugaloj
kapablas senti ilin bone.
Ĉar nur ili havas ĉi tiun vorton
por diri ke ili havas ilin.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj