S/2003 J 2

S/2003 J 2 estas la maldaŭra nomo de la plej malproksima nun konata neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.

S/2003 J 2
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero
Aliaj nomojS/2003 J 2 vd
Malkovro
MalkovrintojScott S. Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro5-a de februaro 2003 (unua observo)
Loko de malkovroMauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso28 493 817 km[2]
Discentreco0,38[2]
Meza anomaliangulo114,436° vd
Klinangulo151,827°[2] (rilate al la ekliptiko)
Periodo983,9 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
50,47° vd
Argum. de periapsido224,955° vd
Fizikaj ecoj
Diametro2 km[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo23,2
vdr

Malkovro

Post observoj inter la 5-a de februaro kaj la 4-a de marto 2003, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh de la Universitato de Havajo malkovris ĝin, samtempe ke ses aliajn jupiterajn satelitojn. Tiu malkovro[1] estis anoncita la 4-an de marto 2003.

Ĝia orbito ne estas nun precize determinata, pro tio ĝi havas nur maldaŭran nomon kiu indikas ke ĝi estas la dua satelito de Jupitero malkovrata en 2003.

Orbito

Je sia apoapsido, S/2003 J 2 malproksimiĝas je 39 313 506 km for de Jupitero, estas plej malproksima jupitera satelito nun konata. Ĝi estas ano de nenia konata grupo.

Ne estas malpermesita pensi, ke aliaj lunoj ankoraŭ pli malproksimaj ekzistus: la sfero de gravita influo de Jupitero (tiel nomata "sfero de Hill") havas radiuson de ĉirkaŭ 50 milionoj da kilometroj, kaj oni opinias, ke retrograda orbito kies granda duonakso estu pli malgranda ol 67% el ĉi-tiu radiuso, tie estas 34 700 000 km, estus stabila.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj