Sári Barabás

Sári Barabás [ŝAri barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Sári estis hungara-germana operkantisto, (soprano, koloratursoprano), primadono.

Sári Barabás
Persona informo
NaskonomoBurger Sarolta
Naskiĝola  14-an de marto 1914(nun 1914-03-14)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortola 16-an de aprilo 2012
en Germanio Munkeno (Germanio)
MortokialoApopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermanaitalafranca
ŜtatanecoGermanio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oFranz Klarwein (en) Traduki (1956–1991) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupooperkantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sári Barabás [1] naskiĝis la 14-an de marto 1914 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de aprilo 2012 en Munkeno (Germanio).

Biografio

Sári Barabás aĝis 6, kiam ŝi debutis kiel baletisto. Akcidento finis ŝian karieron, tial ŝi komencis lerni kantadon en sia aĝo 16 Muzikakademio de Budapeŝto, sed en la sekva jaro ŝi lernis private de Géza László. Ŝi debutis en 1939 en Teatro Városi, baldaŭ ŝi havis rolojn ankaŭ en Reĝa Operejo de Budapeŝto, en 1942 en Operetoteatro (Budapeŝto), en 1943 en Teatro Csokonai (Debrecen). En 1947 ŝi rifuĝis pro la etendiĝanta socialismo al Munkeno, kie ŝi havis komence postenon en la loka radio, poste ŝi havis operajn rolojn en Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno, fine en Munkeno. En 1950 ŝi faris turneon en Usono, poste ankaŭ aliaj landoj. En 1950 ŝi apartenis al Reĝa Operejo de Londono. Ŝi perfekte kantadis germane, france, itale. En la 1960-aj jaroj ŝi ofte kantadis en somera scenejo de Mörbisch am See. Ŝi finis la kantadon en 1978, tamen kelkfoje ŝi estis aŭdebla ĝis 2007. En la 1980-aj jaroj ŝi ofte revizitis Hungarion. Ŝi ricevis okcidentgermanan premion en 1963. Ŝia unua edzo estis hungara kuracisto, la dua germana operkantisto. En 1992 ŝi vidviniĝis.

El ŝia repertuaro

Elektitaj filmaj roloj

  • Bercsényi huszárok (1939)
  • Magyar Kívánsághangverseny (1943)
  • Dubarry (1951)

Fontoj