Rutgero la 2-a (Kleve)

Rutgero la 2-a validas kiel dua grafo de Kleve, estas tamen historie nur malfacile komprenebla.

Rutgero la 2-a
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 1049 (1049-11-30)
Morto30-an de novembro 1074 (1074-11-30) (25-jaraĝa)
Familio
PatroRutgero la 1-a de Kleve Redakti la valoron en Wikidata
InfanoDitriĥo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaristokrato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En la jaro 1061 iu Rtgero estis menciata kiel vokto de la kolonja kolegiato Sankta Maria ad Gradus. Ĉar la vokteco de la kolegiato verŝajne staris en rilato kun Kastelo Tomburg, kaj la grafoj de Kleve ekde la fino de la 11-a jarcento estas dokumenteblaj kiel regantoj de Tomburg, tiu ĉi Rutgero estas rigardata kiel grafo de Kleve, kiu ja ne plu estus identa kun Rutgero la 1-a, la supozeble unua grafo de Kleve. Eble Rutgero estas identa kun iu Rutgero menciita inter 1051 kaj 1057 en la ĉirkaŭaĵo de la kolonjaj ĉefepiskopoj.

Literaturo

  • Thomas R. Kraus: Studien zur Frühgeschichte der Grafen von Kleve und der Entstehung der klevischen Landesherrschaft, en: Rheinische Vierteljahrsblätter 46 (1982), pj. 1–47.