Rubielos de la Cérida

municipo en Teruel

Rubielos de la Cérida [ruBJElos delaZErida] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha.

Rubielos de la Cérida
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo44166
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro30  (2023) [+]
Loĝdenso0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 13′ U (mapo)40.7704474-1.212240640° 46′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto1 240 m [+]
Areo66,898317 km² ( 668 9.8 317 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Rubielos de la Cérida (Provinco Teruelo)
Rubielos de la Cérida (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Rubielos de la Cérida
Rubielos de la Cérida (Hispanio)
Rubielos de la Cérida (Hispanio)
DEC
Situo de Rubielos de la Cérida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rubielos de la Cérida [+]
vdr

Geografio

Ĝi estas je 77 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj kvankam apude okcidente estas Monreal del Campo kaj la komunika akso de Calamocha al Teruelo montaro separas kaj nur tra malfacilaj ŝoseoj nordokcidente al Caminreal ebligas la konekton aŭ sude tra Bueña kaj Argente kaj Visiedo (sudoriente). La urba kerno estas sur 1240 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.

Historio

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Rubielos de la Cérida kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 37 loĝantoj.

Aktualo

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo de Sankta Mikaelo, ermitejoj, rigardejo el iama kastelturo, fontoj, krucmonumento, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel al trugroto, seka torento ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj