La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kajsanktuloj. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksajkristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinteekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la15-a jarcento. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion.
La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:
En la parto mensa oni meditas pri unu el la 20misteroj de la vivo de Maria kajJesuo.Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unuPater Noster -on (ĉe lagranda aŭ aparta globeto -- globeto B en la bildo) kaj tiam dekAve Maria -ojn (ĉe la dekmalgrandaj globetoj -- la globetoj de A en la bildo). Ĉiu globeto havas propranpreĝon kaj oni moviĝas ronde de la globetaro, globeto post globeto.
Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epokovariigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.
Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu labildon ĉisupre):
Unuj preĝas ĉiujn misterojn po tago, aliaj nur unu po tago, sed plitipe oni preĝas kvin misterojn (unu triono de la tuta originala rozario) po tago. Ĝis 2002, ekzistis nur 15 misteroj. La Kvin 'Lumajn' Misterojn inicis la Papo Johano Paŭlo la 2-a en oktobro 2002, por festi la Jaron de la Rozario, oktobro 2002 ĝis oktobro 2003.
La Kvin Ĝojaj Misteroj (preĝotaj lunde kaj dimanĉe)
La Anunciacio - Gabrielo anoncas al Maria pri la naskota Jesuo
La Vizitado - Maria vizitas Anan, sian kuzinon, kiu estas la patrino de Johano la Baptisto