Rose Christiane Raponda
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Rose Christiane Raponda | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1963 (1963-11-30) (60-jaraĝa) en Librevilo | ||||
Etno | Mpongwe people vd | ||||
Ŝtataneco | Gabono ![]() | ||||
Partio | Partio Demokratia Gabona ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtata funkciulo politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rose Christiane Ossouka Raponda (naskita la 30an de junio 1963 [1][2][3]) estas gabona politikisto kiu servis kiel la vicprezidanto de Gabono de januaro ĝis aŭgusto 2023, iĝante unua virina vicprezidanto de la lando [4][5]. Ŝi antaŭe servis kiel Ĉefministro de Gabono de julio 2020 ĝis januaro 2023, ŝi estis ankaŭ unua virina ĉefministro de la lando [6]. Ŝi ankaŭ servis kiel la urbestro de Librevilo kaj poste kiel ministro de defendo de februaro 2019 ĝis julio 2020. Raponda reprezentas la regantan partion Parti démocratique gabonais.
Raponda naskiĝis en Libervilo kaj apartenas al la etno de Mpongwe [7]. Reponda havas akademian gradon en ekonomiko kaj financo de la Gabona Instituto de Ekonomiko kaj Financo. Funkciis kiel Vicprezidanto de Diskuto kaj Vicprezidanto de Ekonomiko ĉe la Loĝada banko. En februaro 2012, ŝi estis nomumita Ministro de la Buĝeto, Publikaj Kontoj kaj Publika Servo, pozicio kiujn ŝi tenis ĝis januaro 2014 [8][9].
En februaro 2012, ŝi estis nomumita al la pozicio de Financministro kaj Ekonomio. En januaro 2014, Reponda estis elektita urbestro de Librevilo, reprezentante la Parti démocratique gabonais [10]. Ŝi estas la unua virino kiu okupis la postenon de urbestro en Gabono ekde 1956. En 2019, ŝi ankaŭ iĝis la prezidanto de la Organizo de Unuiĝintaj Urboj kaj Komunaj Registaroj en Afriko [11].
La 12-an de februaro 2019, la Prezidanto de Gabono, Ali Bongo, nomumis Rafonda kiel ministro pri defendo de Gabono, post la malsukcesa puĉo. Reponda anstataŭigis Etienne Massard Cabinda Makaga, membron de la Bongo-familio, kiu tenis la pozicion ekde 2016.
La 16-an de julio 2020, Raponde estis nomumita al la posteno de Ĉefministro de Gabono, post kiam la antaŭa ĉefministro, Julien Nkoghe Bekale, eksiĝis de sia posteno. Raponda estas la unua virino se temas pri teni tiun pozicion. Ŝia nomumo konsistigas la kvaran ŝanĝon de administrado farita de la prezidanto ekde la malsukcesa puĉo [12][13][14]. La nomumo de Raponda estis farita dum sanaj kaj ekonomiaj krizoj, sur la fono de la koronvirusa pandemio kaj la kolapso de la naftoprezoj, unu el la ĉefaj rimedoj de la lando [15].
La 9-an de januaro 2023, Raponda estis nomumita Vicprezidanto de Gabono, kaj estis anstataŭigita en ŝia pozicio kiel ĉefministro fare de Alain-Claude Bilie-By-Nze [16].