Rochefort-en-Terre

komunumo en Bretonio


2° 20′ 07″ U / 47.70028 °N, 2.33528 °U / 47.70028; -2.33528 (mapo)

Rochefort-en-Terre estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.

Rochefort-en-Terre
Komunumo
Centra placo de Rochefort-en-Terre
Oficiala nomo: Rochefort-en-Terre
ŜtatoFrancio Francio
RegionoBretonio
DepartementoMorbihan
ArondismentoVannes
KantonoRochefort-en-Terre (ĉefurbo)
Historia regionoBretona duklando
SituoRochefort-en-Terre
 - koordinatoj47° 42′ 01″ N 2° 20′ 07″ U / 47.70028 °N, 2.33528 °U / 47.70028; -2.33528 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco80 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco22 m s. m.
Areo1,22 km² (122 ha)
Loĝantaro662 (2006) [1]
Denseco542,62 loĝ./km²
Dato2008-2014
UrbestroJean-François Humeau
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo56220
INSEE56196
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: Rochefort-en-Terre
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo

Geografio

Rochefort-en-Terre estas konstruita sur roka kresto norde borderita de la Erikejoj de Lanvaux. Ĉirkaŭ ĝi estas la komunumoj Pluherlin kaj Malansac.La rivero Gueuzon, alfluanto al la rivero Arz, trairas la komunumon.

Historio

En la 12-a jc, kastelo estis konstruita sur la roka sprono de la senjoroj de Rochefort. Ĝi estis konstruita laŭ kvinlatera plano[2] kaj okupis la lokon de antaŭaj gallo-romiaj fortikaĵoj.

Administrado

Urbodomo de Rochefort-en-Terre.

Demografio

La urbo havis 662 loĝantojn en 2009.

179318001806182118311836184118461851
615596555695695697732735767
185618611866187218761881188618911906
730676692678706658637644737
191119211926193119361946195419621968
716638604575555682609662670
197519821990199920072009---
599613645693710662---
Nombro konservita ekde 1962 : loĝantaro sen duoblaj kontoj.
Fontoj: EHESS kaj INSEE[3]

Lokoj kaj monumentoj

La urbo enhavas multajn monumentojn historiajn :

  • Pluraj malnovaj domoj sur la granda strato, el kiuj la bretona trinkejo (france Café Breton), domo de la 16-a jc kun tureto,[2]
  • Inter la kolegiato kaj la haloj, kvar konstruaĵoj de la 16-a jc kaj 17-a jc [2].
  • Kolegiata preĝejo Notre-Dame-de-la-Tronchaye de la 12-a jc kun retablo klasita 'monumento historia', sidofakoj de la 16-a jc klasitaj 'monumento historia'[2] kaj jubeo.
  • Kalvario situas sur la preĝeja placo. Biblio de la malriĉuloj, estas tri niveloj de skulptaĵoj, aparte la pasiono kaj la ĉieliro de Kristo.
  • La kastelo de Rochefort estis konstruita en la la 13-a jc. La origina kastelo ruiniĝis en la militoj de la Ligo kaj duan fojon en 1793.

Lernejo

La komunumo havas elementan lernejon kun 60 lernantoj: la lernejo Sylvain Pradeau.

Turismaj distingiloj

La komunumo estas urbeto kun karaktero kaj unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio.La komunumo estas florumita kaj akiris kvar florojn en la konkurso de la florumitaj urboj kaj vilaĝoj en 2006. Kvar komunumoj de Morbihan ricevis tiun distingaĵon en 2009[4].

  • Malvkolora glicino, pli ol centjara, kovras la fasadon kaj la okcidentan pinjonon de la urbodomo.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo

  • La svisa pentristo Marius Borgeaud pentris tie dum deko da jaroj, ekde 1909.
  • Franciska de Amboise estus restadinta en Rochefort-en-Terre kie loĝis lia onklo de Rieux en ĉ.1460. Ŝi estus ĵurinta en la kolegiato neniam edziniĝi. Statuo de ŝi staras en la preĝejo.
  • Marie-Louise Trichet venis en Rochefort-en-Terre en la 18-a jc por subskribi la akton pri fondo de la emeritdomo.
  • La usona pentristo Alfred Klots, estis je la origino de la renovigo de la urbo.
  • Naïa

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Portalo pri Morbihan