Robert Butler

Robert BUTLER (17-a de novembro 1927 - 3-a de novembro 2023) estis usona reĝisoro[1] kiu ricevis Premion Emmy. Li reĝisoris provepizodojn por multaj televidserioj kiel Star Trek kaj Hill Street Blues.

Robert Butler
Persona informo
Naskiĝo17-an de novembro 1927 (1927-11-17)
en Los-Anĝeleso
Morto3-an de novembro 2023 (2023-11-03) (95-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofilmreĝisoro
scenaristo
filmproduktoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

Butler diplomiĝis pro la angla per la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeloj (UCLA). Li estis unue en armea bando, antaŭ sia kariero kiel reĝisoro per epizodo de Hennesey (ĉefrolita de Jackie Cooper) en kiu partoprenis juna Ron Howard.[2] kaj de tiam reĝisoris famajn spektaklojn kiel The Untouchables, Dr. Kildare, The Dick Van Dyke Show, Batman, The Fugitive and The Twilight Zone.

Butler reĝisoris provepizodojn por multaj famaj televidserioj kiel Star Trek, Hogan's Heroes, Batman, The Blue Knight, Hill Street Blues, Remington Steele (kiun li kunkreis), Moonlighting, Sisters, kaj Lois & Clark: The New Adventures of Superman.

Butler ankaŭ direktis epizodojn por multaj aliaj televidaĵojn kiel I Spy, Blue Light, The Invaders, Gunsmoke, The Outcasts, Mission: Impossible, Kung Fu, Hawaii Five-O, Columbo kaj Midnight Caller.

Li reĝisoris la aktoron Kurt Russell en kvar kinofilmoj de Walt Disney kiel Guns in the Heather, The Computer Wore Tennis Shoes kaj The Barefoot Executive.

Butler gajnis du premiojn Emmy Awards, la unua 1973 per provepizodo de The Blue Knight kaj la dua 1981 per Hill Street Blues.

Referencoj