Richard Breslau
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Richard Breslau | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1835 (1835-05-26) en Chorzów |
Morto | 4-an de marto 1897 (1897-03-04) (61-jaraĝa) en Bad Sachsa |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto urbanizisto ![]() |
Rikardo BRESLAU (naskiĝinta en la 26-a de majo 1835 en Chorzów/Königshütte, mortinta en la 4-a de marto 1897 en Bad Sachsa), estis germana politikisto.
De 1871 ĝis 1889 li estis la ĉefurbestro de Erfurto kaj tre influis ĝian evoluon al moderna granda metropolo. Sekve li estis kromnomita patro de la moderna Erfurto. Lia plej granda merito: li konstruigis flueg-foson (germane: Flutgraben) por eviti inundajn katastrofojn de la rivero Gera. Krome la tombejoj translokiĝis en la periferion urban, la urba malsanulejo nove konstruiĝis, fariĝis altkvalita provizado per trinkakvo, moderna brutbuĉejo instaliĝis, multaj stratoj pavimiĝis sub lia gvidado.
Dum 1872-1889 li estis membro de la Prusa ĉambro de lordoj.