Retuŝado

En diversaj artoj retuŝado estas unu el finaj etapoj de la procezo krei artaĵon.

Retuŝiloj el antaŭ-cifereca epoko.

Laŭ PIV la termino retuŝi utilas por tri specifaj agoj:

  • Provi malaperigi detalajn neĝustaĵojn aŭ difektojn en grafika artaĵo: ekzemple por retuŝi foton, kion nuntempe oni faras oftege per multegaj informadikaj rimedoj, portretojn, kio estis gravega en pentrarto, historio ktp.
  • Fari detalajn alĝustigojn al konfekcia vesto, tio estas por teksaĵoj.
  • Kaj en arkeologio pri prahistorio Perkutade modifi ŝtonspliton aŭ lamenon por finfari ilon.[1]

Laŭ Francisko Azorín retuŝi estas Korekti fotografaĵon, plakon, gravuron, desegnon, pentraĵon.[2] Li indikas etimologion el la latina re + tactum (ree tuŝi).[3]

Notoj