Renato de Anĵuo
Renato la 1-a de Anĵuo (n. en Angers, la 16-an de januaro 1409 – m. en Aix-en-Provence, la 10-an de julio 1480) ankaŭ konata kiel Renato de Napolo, Renato de Sicilio kaj Renato la Bona (france Le bon roi René), estis duko de Anĵuo, grafo de Provenco (1434–1480), duko de Bar (1430–1480), duko de Loreno (1431–1453), reĝo de Napolo (1438–1442; titola 1442–1480), reĝo de Jerusalemo titola (1438–1480), reĝo de Aragono (1466–1472) en Katalunio. Renato multe ŝatis la artojn. Li verkis romanojn kaj primoralajn verkojn kaj verse kaj proze.
Li apartenis al la "pli juna anĵua dinastio", aŭ Anĵuo-Valois [valŭa], branĉo de la Valezianoj.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka