Rehberg (Vasgovio)
La monto Rehberg en Rejnlando-Palatinato estas kun alteco de 576,8 m [1] post la monto Granda Wintersberg (ca. alteco 581 m) en la franca departemento Bas-Rhin la dua plej alta monto de Vasgovio. La monto estas parto de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj.
Rehberg | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 576,8 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio apud Waldrohrbach; distrikto Südliche Weinstraße, Rejnlando-Palatinato, Germanujo | ||
Montaro | Vasgovio → Palatinata Arbaro | ||
Geografia situo | , 7° 58′ O (mapo)49.1816666666677.970277777777849° 11′ N, 7° 58′ O (mapo) | ||
| |||
La Rehberg situas du kilometrojn sude de la urbo Annweiler. Sur ĝia pinto estas elrigardturo, la Rehbergturm. De la turo eblas rigardi trans grandaj partoj de la Palatinata Arbaro kaj trans Malaltebenaĵo de Supra Rejno ĝis la montoĉenoj de la Odenwald, Nigra Arbaro kaj Vogezoj.
Geografia situo
La Rehberg altiĝas kiel konusforma unuopa monto el la nordorienta Vasgovio tuj sudokcidente de komunumparto Bindersbach de Annweiler am Trifels. En la sudo la monto limiĝas al la valo de la Kaiserbach kun la komunumo Waldrohrbach.La monto havas ovalan bazon kun diametro de unu ĝis du kilometroj kaj ĝi superas la ĉirkaŭon je preskaŭ 400 metroj. Sudoriente de la ĉefa pinto allimas du pliaj konusmontoj, la Malgranda Hahnstein (alteco 451,2 m) kaj la Granda Hahnstein (alteco 411,4 m); La epitetoj de tiuj du montoj ne rilatas al iliaj altecoj, sed al la grandeco de la rokformacioj sur iliaj pintoj. En la nordokcidento troviĝas la monto Asselstein (ĉ. 400 m alta) kaj okcidentnordokcidente la Ebersberg (alteco 462,1 m) kun la elrigardejo Wasgaublick.
Geologio
Ekesto
La impona montopiramido de la Rehberg estas unuavice formitaj de la rokaĵoj bunta sabloŝtono kaj Zechstein, kiuj sedimentiĝis dum la fina parto de Permio (antaŭ 256–251 milionoj da jaroj) kaj komence de la triaso (antaŭ 251–243 milionoj da jaroj) dum ĉefe dezertaj klimatkondiĉoj.
Tektonikaj procesoj en la paleogeno (antaŭ 65–23,8 milionoj da jaroj) dum la formado de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno ŝovis tiuj ĉi roktavoloj en novaj poszicioj, kiuj formas la bildon de la hodiaŭa Rehberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
Geomorfologio kaj topografio
Formo
La surfaco de la monto karakteriziĝas per montodorso el bizaraj rokaĵoj kaj kruddeklivoj.
Akvejoj
Ĉar la sablogrundoj de la Rehberg estas tre akvotralasa, la pluvakvo povas enpenetri rapide en la grundon kaj ĝi estas kiel grundakvo stokita kaj transportita en aliaj terhorizontoj. Argilaj tavoloj kaj duraj ŝtontavoloj formas la fontohorizonton, ĉe kiu la terakvo eligas la teron.[2]
Klimato
Temperaturo
Klimato | Rehberg (pinto) | Annweiler (Tal) | Landau (malaltebenaĵo) |
---|---|---|---|
jara temperaturo | 6–7 °C | 8–9 °C | 9–10 °C |
komenco - de la printempo | 10.5.–15.5. | 30.4.–05.5. | 20.4.–25.4. |
precipitaĵo | ~950 mm | 912 mm | 666 mm |
vento | ofte; ofte forte | malpli ofte; pli malforte | pli malmulte ofte; meze forte |
Bioklimataj aspektoj | modera stimulklimato | stimulo- malforta ripozklimato | malforta stimulo- klimato |
Precipitaĵo
Ĉirkaŭ la Rehberg estas kelkaj mezurstacioj de la Germana Meteologia Servo (GMS), kiu povas informiĝi prila alteco de la jara jara precipitaĵo.El tiu rezultiĝas, ke la pojara averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas 950 mm.
Vento
Precipe la vento venas el okcidento kaj sudokcidento.[3]
Bioklimataj aspektoj
Flaŭro kaj Faŭno
Flaŭro
Arbaro
arbospecioj kaj areopartoj | en hektraro | en procentaĵo |
---|---|---|
fago | 61,6 | 40,53 |
pino | 33,3 | 21,91 |
duglaso | 18,3 | 12,04 |
abio | 16,9 | 11,12 |
lariko | 7,7 | 5,07 |
piceo | 5,0 | 3,29 |
tigfolia kverko | 4,5 | 2,96 |
betulo | 2,8 | 1,84 |
ruĝa kverko | 0,7 | 0,46 |
frakseno | 0,6 | 0,39 |
ordinara kastaneo | 0,6 | 0,39 |
granda abio | 0,4 | 0,26 |
Faŭno
Ankaŭ ĉe la faŭno ekzistas neniu diferencoj al la cetera Palatinata Arbaro.[4]
Historio
Nomo
Etimologie la nomo Rehberg venas de la malnovaltgermana aŭ franka recho aŭ Rechan, el kiu fariĝis en la mezaltgermana la vorto Reche(t) por amasigitaĵo aŭ kuniĝaĵo. Tiu vorto konserviĝis en la rejnfranka dialektaro, al kiu ankaŭ apartenas la Palatinata dialekto kiel Rech , kiu signifas akra deklivo.[5]
Ekonomia utiligado
La kolonigado kaj la senarbarigado de la Palatinata Arbaro okazis en la alta Mezmontaro. La kulmino estis la epokoj de la salioj kaj Ŝtaŭfoj (10a ĝis 13a jarcento)[6]
Bildoj
- memortabulo memore al la konstruo de la Rehberg-fonto
- Ritterstein 42 ĉe la Cramer-pado
- Kurhaus Trifels en Annweiler-Bindersbach]]
- montgrimpanta kabano inter Rehberg kaj Asselstein]]
- parkejo ''Rehberg'' ĉe la Trifels.strato
- direkta vojo al la pinto, vojmontrilo
- supreniro al Rehberg: rokformacioj de la Trifels-tavoloj
- maldekstra parkejo: rondmigrovojo de la Naturparko Pfälzerwald
- vojmontrilo al la Cramer-pado]]
Elrigardoturo kaj rondrigardo
Elrigardoturo
Vidu la ĉefartikolo Rehbergturm
Rondrigardo
Ĉar la monto Rehberg signife superas la aliajn montojn de la ĉirkaŭon, eblas de la pinto rondrigardi. Pli altaj montoj, el kiuj kelkaj superas la alton de 600 m nur jam troviĝas en la meza Palatinata Arbaro en distanco de ok ĝis dek kilometroj.
Burgoj
En la distanco de nur du kilometroj de la Rehberg en la nordoriento troviĝas tri mezepokaj burgoj: regna burgo Trifels, Anebos kaj Scharfenberg. Nur kelkaj kilometroj pli fore estas pliaj burgoj: Neukastel, Madenburg, Waldschlössel kaj Landeck kaj Burgo Lindelbrunn. Apud tiuj staris en la mezepoko inter Anebos kaj Scharfenberg du burgoj el ligno, kiuj estis konstruitaj sur du rokoj (Fensterfelsen kaj Has) kaj kiuj servas kiel gardejoj.Heidenschuh, ringremparo sur etendaĵo de la Treutelsberg, estis fuĝburgo, supozeble el la frua mezepoko (8a/9a jarcento).
Biosfera rezervejo
La Rehberg apartenas kiel parto de Vasgovio al la translima biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordvogezoj.Vidu: biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj
Naturmonumentoj
Regna burgo Trifels
Vidu: regna burgo Trifels
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Deutscher Wetterdienst (eld.): Klima-Atlas von Rheinland-Pfalz.Verlag Deutscher Wetterdienst.Bad Kissingen.1957.ISBN=3881481354
- Michael Geiger u. a.:Der Pfälzerwald, Porträt einer Landschaft. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz. 1987. ISBN=3980114716, paĝoj 21–46
- Michael Geiger:Rehberg. eldonisto Adolf Hanle. Pfälzerwald und Weinstraße. Lexikonverlag .Mannheim.1990. ISBN=3411071311. paĝoj 106–107
- Michael Geiger: Die Landschaften der Pfalz. eldonisto Michael Geiger u. a. Geographie der Pfalz. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz.2010. ISBN=9783981297409 .paĝoj 98–101
- Jost Haneke/Michael Weidenfeller:Die geologischen Baueinheiten der Pfalz. eldonisto Michael Geiger u. a.. Geographie der Pfalz. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz.2010.ISBN 978-3-9812974-0-9. paĝoj 74–91
- Adolf Hanle: Meyers Naturführer, Pfälzerwald und Weinstraße. Bibliographisches Institut. Mannheim. 1990. ISBN=3411071311. paĝoj 7–12
- Landesamt für Geologie und Bergbau Rheinland-Pfalz (eld.): Geologische Übersichtskarte von Rheinland-Pfalz 1:300.000. Mainz. 2003
- Edmund Mainberger: Der Wald . eldonisto Michael Geiger u. a.. Der Pfälzerwald, Porträt einer Landschaft. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz. 1987. ISBN=3980114716. paĝoj 101–126