Regiono Centra Slovenio

statistika regiono de Slovenio
(Alidirektita el Regiono Osrednjeslovenska)

La regiono Centra Slovenio (slovene Osrednjeslovenska regija) estas unu el la 12 statistikaj regionoj de Slovenio. Ĝi estis establita en majo 2005. Kiel indikas la nomo, la regiono situas en la centra parto de la lando. Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 555 441 loĝantoj sur areo de 2 487 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 223 loĝantoj/km². Estas 25 municipoj en la regiono. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la regiono estas la urbo de Ljubljana, la nacia ĉefurbo.

Regiono Centra Slovenio
statistical region of Slovenia, administra teritoria unuo [+]

LandoSlovenio

ĈefurboLjubljana
- koordinatoj, 15° O (mapo)46.0514.51666666666746° N, 15° O (mapo) [+]
Akvokolektejo2 487 km² (248 700 ha) [+]
Areo2 487 km² (248 700 ha) [+]
Loĝantaro555 441 [+] (1-a de julio 2021)

Regiono Centra Slovenio (Slovenio)
Regiono Centra Slovenio (Slovenio)
DEC

Regiono Centra Slovenio (Tero)
Regiono Centra Slovenio (Tero)
Regiono Osrednjeslovenska
vdr

La regiono estas la dua plej granda regiono de Slovenio laŭ teritorio. Pro la centra pozicio kaj la ĉefurbo de la lando kiu situas en ĝi, estas bonaj trafikaj ligoj en ĉiuj direktoj.La areo estas la plej dense loĝita statistika regiono de Slovenio, kun la plej granda nombro da loĝantoj. En 2021 ĝi havis la plej altan proporcion de homoj inter aĝoj 25 kaj 64 kun post-mezlerneja eduko.

Municipoj

P. Ne.ObčinaAreo km²Loĝantaro
1Borovnica42,34 153
2Brezovica91,211 761
3Dobrepolje94,93 954
4Dobrova-Polhov Gradec117,57 485
5Dol pri Ljubljani33,35 777
6Domžale72,334 753
7Grosuplje133,819 842
8Horjul32,52 937
9Ig98,87 046
10Ivančna Gorica227,015 963
11Kamnik265,629 385
12Komenda24,15 868
13Ljubljana275,0285 857
14Logatec173,113 703
15Log-Dragomer11,03 620
16Lukovica74,95 631
17Medvode77,615 868
18Mengeš22,57 579
19Moravče61,45 173
20Škofljica43,39 988
21Šmartno pri Litiji94,95 476
22Trzin8,63 851
23Velike Lašče103,24 206
24Vodice31,44 820
25Vrhnika126,316 564

Noto: Nombro de loĝantoj baziĝas sur datumoj de la 1-a de januaro 2014.