Rednitz

rivero

La rivero Rednitz [RE:Dnic] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi longas 46 kilometrojn (kun la fonta rivero Fränkische Rezat de 57 km temas pri sume 103 km). La rivero ekestas en la komunumo Georgensgmünd de la distrikto Roth, per unuigo de la fontaj riveroj Fränkische Rezat kaj Schwäbische Rezat, kaj apud la urbo Fürth kun la rivero Pegnitz kunfluas al la tre similnoma rivero Regnitz (kiu plufluas en la Majnon kaj pli poste en la Rejnon).

Rednitz
en la komunumo Georgensgmünd
rivero
Bazaj informoj
Situoen Germanio
Longeco46 km
Fluo
Fontounuigo de la fontaj riveroj Fränkische Rezat kaj Schwäbische Rezat en la komunumo Georgensgmünd de la distrikto Roth
- Alteco super marnivelo342 m
Enfluejoen la riveron Regnitz apud la urbo Fürth
- Alteco283 m
Altecodiferenco59 m
Geografio
vdr
la rivero en Katzwang, suda urboparto de Nurenbergo