Redmond (Vaŝingtonio)

Redmond estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio. Ĝi situas ĉe la orienta rando de la urba regiono kies centro estas Seattle, en la antaŭurbaro nomata Eastside (t.e. oriente de Lago Vaŝingtona). En 2003 la usona censa instanco taksis la loĝantaron de Redmond 46 391. Redmond estas pleje konata kiel la sidejo de Microsoft kaj de la usona branĉo de Nintendo. Kun ĉiujara bicikla konkurso sur la stratoj de la urbo, kaj havante la solan sportejon aparte desegnitan por, kaj dediĉitan al, biciklistoj, Redmond sin kromnomas "la ĉefurbo de nordokcidenta biciklado". La urbo havas plurajn belajn parkojn kun boskoj ks.

Redmond
urbo de Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo98052 • 98053 • 98073
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro73 256  (2020) [+]
Loĝdenso1 641 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 122° 7′ U (mapo)47.669444444444-122.1238888888947° 40′ N, 122° 7′ U (mapo) [+]
Alto13 m [+]
Areo44,640681 km² ( 446 4.0 681 ha) [+]
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Redmond (Vaŝingtonio)
Redmond (Vaŝingtonio)
DEC
Situo de Redmond
Redmond (Usono)
Redmond (Usono)
DEC
Situo de Redmond

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Redmond, Washington [+]
vdr
T.n. "Ĉefurbo de nordokcidentusona biciklado"