Raymond Aron

franca filozofo kaj sociologo

Raymond ARON, Parizo, 14a de marto 1905 - Parizo, 17an de oktobro 1983, estis franca filozofo, sociologo, politologo, historiisto kaj ĵurnalisto.

Raymond Aron
Persona informo
Raymond Claude Ferdinand Aron
NaskonomoRaymond Claude Ferdinand Aron
Naskiĝo14-an de marto 1905 (1905-03-14)
en 6-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto17-an de oktobro 1983 (1983-10-17) (78-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perKorinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboTombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata vd
EtnoFrancoj vd
Lingvojfrancagermana vd
LoĝlokoFrancio vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materSupera normala lernejo
Lycée Condorcet
Universitato de Parizo
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Lycée Hoche Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioKuniĝo de la Franca Popolo (1947–)
Franca Sekcio de la Laborista Internacio (1925–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Raymond Aron
Familio
PatroGustave Aron (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojAdrien Aron (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oSuzanne Aron (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojDominique Schnapper (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoĵurnalisto
sociologo
profesoro
politikologo
filozofo
verkisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoInternaciaj rilatoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilistoLéon Brunschvicg vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Dekomence amiko kaj samklasano de Jean-Paul Sartre kaj Paul Nizan ĉe la porinstruista altlernejo, li iĝis, pro la ascendo de la totalismoj, arda defendanto de la liberalismo, kontraŭ la intelektula pacifisma kaj maldekstrema etoso tiam hegemonia. Li denoncis ankaŭ, en sia verko L'Opium des intellectuels, la blindemon kaj la bonvolemon de intelektuloj rilate al komunismaj reĝimoj.

Dum tridek jaroj, li estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo Le Figaro. Dum siaj lastaj jaroj, li laboris en L'Express. Pro siaj kapabloj kaj diverseco de centroj de intereso — en ekonomio, sociologio, filozofio, geopolitiko — li distingiĝis kaj akiris grandan reputacion inter intelektuloj. Liaj liberalaj kaj nordatlantikaj konvinkoj havigis al li nombrajn kritikojn, venantaj kaj el partianoj de la maldekstro kaj de la dekstro.

Li havis tamen laŭlonge de sia vivo moderan sintenon. Li estis fama komentisto de Karl Marx, Carl von Clausewitz, Aleksandr Kojevnikov kaj Sartre.