Röblingen am See

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Röblingen am See ekde la 1-a de januaro 2010 estas parto de la tiutage kreita komunumo Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld". Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto en Germanio. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ administre sendependa komunumo havis 3002 loĝantojn, senkompare pli multe ol iu alia komunumoparto (en la nova komunumo "laga regiono lando de Mansfeld" fine de decembro 2022 vivis sume 8812 homoj).

Röblingen am See
Blazono
Röblingen am See (Germanio)
Röblingen am See (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia landoSaksio-Anhalto
DistriktoDistrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo034774
Poŝtkodo06317
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo, 11° 40′ O (mapo)51.46277777777811.67222222222251° 28′ N, 11° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo109 m
Areo13,55 km²
vdr

Historio

Komence de januaro 2010 la ĝis tiam sendependaj neurbaj komunumoj Amsdorf, Aseleben, Dederstedt, Erdeborn, Hornburg, Lüttchendorf, Neehausen, Röblingen am See, Seeburg, Stedten kaj Wansleben am See kunligiĝis al la nova komunumo.[1] Samtage malfondiĝis la administra komunumaro samnoma, al kiu antaŭe apartenis la loĝloko Röblingen am See.

Referencoj