Purno
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
![]() ![]() | |
![]() Ilustraĵo pri Purno | |
Aliaj nomoj: | Pūrṇa, Puṇṇa Mantānīputta |
Titoloj: | Thera (Pliaĝulo) |
Sanskrite: | पूर्न (Pūrṇa) पूर्नमैत्रायनीपुत्र (Pūrṇamaitrāyanīputra) |
Palie | पुण्ण Puṇṇa पुण्णमन्तानिपुत्त (Puṇṇamantānīputta) |
Sinhale | පුණ්ණ (Puṇṇa) |
Ĉine: | 富楼那 (Fùlóunà) 富楼那弥多罗尼子 (Fùlóunàmíduōluónízǐ) |
Japane: | 富楼那 (Furuna) |
Koree: | 아난다 (Buruna) |
Tibete: | གང་པོ། (gang po) |
Taje: | พระปุณณมันตานีบุตรเถระ |
Informoj | |
---|---|
Instruisto: | La plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo |
Filo de: | La bramanino Maitrāyanī, fratino de la plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo |
Varno: | Bramano |
Naskiĝo: | En Donavastuo, proksime de Kapilavastuo |
Purno Majtrajaniputro estis unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo kaj la plej lerta pri prediko de la darmo. Li atingis arahantecon en Kapilavastuo iom post kiam li bikŝuiĝis sub la plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo, sia onklo.
La plejaĝa bikŝuo Purno naskiĝis en urbo nomita Donavastuo, proksime de Kapilavastuo,[noto 1] en familio de bramanoj. Lia patro estis ŝtata bramano de la raĝo Ŝudodano,[noto 2] kaj lia patrino estis Maitrāyanī, la fratino de la plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo, sub kiu Purno bikŝuiĝis. Laŭ la Sutro de Anando, la tiam juna bikŝuo Anando, dum sia unua pluvrifuĝo, estis tre influita de la instruo de la plejaĝa bikŝuo Purno, kiu helpis lin atingi la unuan stadion de arahanteco.[1]
La plejaĝa bikŝuo Ŝariputro eksciis pri la plejaĝa bikŝuo Purno kiam la Ŝakjoj rakontis al la budho Gotamo pri li, laŭdante lin. Li renkontis lin unuafoje en Ŝravastio, kie la plejaĝulo Ŝariputro alpriksimiĝis al li sen malkaŝi sian nomon kaj faris kelkajn demandojn al li pri la darmo, kiel respondo, la plejaĝulo Purno parolis la diskurson de la Sutro pri la ĉarĉeno.[2][3][4]
Inter la okdek plej elstaraj disĉiploj de la budho Gotamo troviĝas alia bikŝuo nomita Purno, sed lia nomo estas Puṇṇa Sunāparantaka, kiu antaŭ bikŝuiĝi estis vojaĝanta vajŝja komercisto, kiu bikŝuiĝis dum vojaĝo tra Ŝravastio. Laŭ la komentarioj, pri tiu ĉi Purno temas la Sutro de Purno (Puṇṇasuttaṃ).[5]