Punto

dekoracia teksaĵo

Punto estas maldensa, delikata plektaĵo el kotonaj, linajsilkaj fadenoj.

Punto el Aiguilles, Francio
Hungara Halas-punto
Hungara Csetnek-punto

La maŝoj de la punto prezentas artajn formojn, desegnaĵojn. La puntoj estas fareblaj per diversaj iloj (kiel bobenoj, kudrilo, hokstangetoj, trikiloj aŭ speciala maŝino) aŭ laŭ diversaj metodoj (kudrita, trikita, brodita, batita, maŝina); la plej komplikaj kaj belaj estas tiuj faritaj sur speciala kuseno kun pingloj kaj bobenoj.

En diversaj regionoj la popolo faris specialajn formojn, desegnaĵojn, tiel ni parolas pri famaj puntoj kiel punto de Alençon, Bruĝo, Bruselo, Meĥleno, Valencieno, Kiskunhalas, Csetnek ktp. Nuntempe permaŝina punto fabrikatas en Kalezo kaj Caudry.

Belga kolor-kodo

Inter 1911 kaj 1959 en Bruĝo ekzistis instruista lernejo kiu celis plibonigi la instruadon de la puntfaristinoj, kies kono tradicie estis transdonita de patrino al filino. El la lernomaterialo de tiu lernejo ekestis la belga kolor-kodo (ankaŭ nomata bruĝa kolor-kodo). Tiu kodo sur la baza desegnaĵo per koloro indikas la funkcion de la fadenoj kaj estas internacie akceptata.

Punto kaj moderna teknologio

Moderna aplikaĵo de punto ankaŭ inventita en Belgio estas Unlace : 'puntita' termokroma vestaĵo, kiu ŝanĝas de koloro post tuŝo kaj/aŭ korposinteno[1][2]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Galerio

Meĥlena punto