Puerto de la Cruz

urbo en Hispanio

Puerto de la Cruz estas urbo kaj municipo ĉe la norda marbordo de insulo Tenerifo (Hispanio) kaj grava turismejo. Ĝis 1772 ĝi nomiĝis Puerto de la Orotava kaj apartenis al la proksima, pli alte situanta urbo La Orotava. Nun ĝi konsistigas propran municipon, la aree plej malgrandan de la insulo.

ISO
Puerto de la Cruz
municipo en Hispanio
havenurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
StatusoUrbo
LandoHispanio
RegionoKanariaj Insuloj
Provincoprovinco Santa Cruz de Tenerife
Poŝtkodo38400
Retpaĝarohttp://www.puertodelacruz.es
Politiko
UrbestroDolores Padrón
Demografio
Loĝantaro31,131 (2 007)
Loĝdenso3,566 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 16°32′U  /  28.417°N, 16.533°U / 28.417; -16.533 (Puerto de la Cruz) (mapo)
Alto4 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo8,73 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC+01:00 [+]
Puerto de la Cruz (Tero)
Puerto de la Cruz (Tero)
DEC
Situo de Puerto de la Cruz
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto de la Cruz [+]
vdr

Kvankam oni indikas ĝian alton (en la centro) je inter 4 kaj 9 metroj super marnivelo, ĝi etendiĝas de la marnivelo mem ĝis la vulkana pinto Las Arenas kun 249 metroj. Pro la kruteco de la insulaj flankoj ne ekzistas ebena strio ĉeborda; forirante de la marbordo oni pli kaj pli altiĝas.

Same pro la krutaj bordoj Puerto de la Cruz ne havas naturajn plaĝojn; sed oni kreis la artefaritajn plaĝojn Playa Jardín (okcidente) kaj Playa de Martiánez (oriente). De la ondoj de la Atlantiko oni profitas por ondorajdado; sed ofte, eĉ ĉe bela vetero, ili estas tiom fortaj, ke oni malpermesas baniĝon.

Vidindaĵoj