Puebla del Príncipe

Puebla del Príncipe (Vilaĝo de la Princo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Puebla del Príncipe
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoCiudad Real
Poŝtkodo13342
Demografio
Loĝantaro853  (2010)
Loĝdenso25,11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 56′ U (mapo)38.568888888889-2.925555555555638° 34′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto940 m [+]
Areo33,97 km² (3 397 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Puebla del Príncipe (Provinco Ciudad Real)
Puebla del Príncipe (Provinco Ciudad Real)
DEC
Situo de Puebla del Príncipe
Puebla del Príncipe (Hispanio)
Puebla del Príncipe (Hispanio)
DEC
Situo de Puebla del Príncipe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puebla del Príncipe [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas poblatos. La censita populacio en 2010 estis de 853 loĝantoj kaj la denseco estas de 25,11 loĝ/km².

Situo

Puebla del Príncipe estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je 109 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°34′08″ N 2°55′32″ Ok.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

Tiu vilaĝo estas ĉe kruco de vojoj (el Valencio al Sevilo kaj el Manĉo al Granado) kaj laŭ legendo la ĉefa estis markita per turoj el kiuj unu restis tie. En araba epoko oni rekonstruis tiun turon. El la araba pasinteco restas en la ĉirkaŭo nomoj de tia origino: nome Alhambra, Albaladejo, Alcubilllas, Almedina, Eznavejor (Torre de Juan Abad), Montiel, ktp.

La Ordeno de Santiago estis en la teritorio de la Kamparo de Montiel el 1186, kaj eniris en la proceso kaj reloĝiga kaj rekonkera el 1212. En 1243 la Ordeno de Santiago ekposedis la tutan Kamparon de Montiel kaj starigas kastelojn kaj setlejojn. La Puebla de Montiel estis la tiama nomo de Puebla del Príncipe, kiu estis akirita de la Ordeno de Santiago en 1243 per dono fare al superulo Pelayo Pérez Correa. Tiam oni ekdediĉis la ruinojn de la iama turo kiel ermitejo al la Virgulino Maria. El tiam la vilaĝo kreskis ĉe la kastelo, kiu estis unu de la 32 fortikaĵoj de la Ordeno de Santiago.

Ĉel a 15a jarcento oni konstruis la Preĝejon, de stilo gotika kaj turo kun kreneloj kaj sonoriloj. En 1553 separiĝis el Montiel, danke al akcepto de la tiama princo Filipo la estonta reĝo Filipo la 2-a, je kiu honoro la vilaĝo eknomiĝis de la Princo.

Notoj

Vidu ankaŭ