Provinco Orienta Kazaĥio
La regiono[1] aŭ provinco Orienta Kazaĥio (kazaĥe: Şığıs Qazaqstan oblısı/Шығыс Қазақстан облысы/شىعىس قازاقستان وبلىسى (per la latina, cirila kaj araba alfabetoj respektive), ruse Восточно-Казахстанская область) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. Ĝi okupas la plej orientan parton de Kazaĥio, laŭlonge de ambaŭ flankoj de la rivero Irtiŝo kaj la lago Zajsano. La provinco limas norde kun Rusio norde kaj nordokcidente kaj Ĉinio (Ŝinĝango) en la sudo kaj sudoriento. Administra centro estas la urbo Oskemeno. Alia urbo estas Semej.
Provinco Orienta Kazaĥio | |||
---|---|---|---|
kazaĥe Şığıs Qazaqstan oblısı, Шығыс Қазақстан облысы | |||
Provinco | |||
Blazono | |||
region of Kazakhstan [+] | |||
Lando | Kazaĥio | ||
Supermara alteco | 4 509 m [+] | ||
Ĉefurbo | Oskemeno | ||
- koordinatoj | , 83° O (mapo)49.9582.61666666666750° N, 83° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 283 226 km² (28 322 600 ha) [+] | ||
Areo | 283 226 km² (28 322 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 393 932 [+] | ||
Denseco | 4,92 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Daniyal Akhmetov | ||
Horzono | UTC+06:00, Azio/Almato [+] | ||
Poŝtkodo | 070000 [+] | ||
ISO 3166-2 | KZ-VOS | ||
Provinco Orienta Kazaĥio | |||
Vikimedia Komunejo: East Kazakhstan Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco havis ĉirkaŭ 1 466 000 loĝantoj en 2003, ĝi malkreskis al 1 417 000 komence de 2008 kaj al 1 393 932 komence de 2013. El ili, ĉirkaŭ 320 000 loĝas en la ĉefurbo. La regiono estas loĝata de multaj rusoj kaj ukrainoj, fakte en la ĉefurbo Oskemeno loĝas pli da slavoj ol kazaĥoj.
Ĝia teritorio etendiĝas sur 283 300 km², grando simila al tuta Ekvadoro.