Provinco Leono

provinco de Hispanio

León (en hispana) aŭ Leono (Llión, en leona; León en galega) estas provinco de Hispanio apartenanta al la regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi situas nordokcidente de la Iberia Duoninsulo kaj ties ĉefurbo estas Leono. Ĝi limas kun Asturio kaj Kantabrio norde; kun Galegio (precize kun la provincoj Oŭrenso kaj Lugo), okcidente; kun la provincoj Zamoro kaj Valadolido sude; kaj kun la provinco Palencio oriente. Ĝi estis kreita de la provinca divido de 1833, en la tiama Regiono Leono.

Provinco Leono
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio, setlejo [+]

LandoHispanio

ĈefurboLeono
- koordinatoj, 6° U (mapo)42.620046-5.840660343° N, 6° U (mapo)
Plej alta punktoTorre Cerredo [+]
Akvokolektejo15 570 km² (1 557 000 ha) [+]
Areo15 570 km² (1 557 000 ha) [+]

Loĝantaro466 030 [+] (2018)
Denseco29,93 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo24 [+]
ISO 3166-2ES-LE

Provinco Leono (Tero)
Provinco Leono (Tero)

Provinco Leono (Provinco Leono)
Provinco Leono (Provinco Leono)
DEC

Map
Provinco Leono

Vikimedia Komunejo:  Province of León [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi havas teritorion de 15 581 km². Kaj loĝantaron de 500 200 (laŭ censo de 2008). Denseco: 32,13 l/km².

Ĝi estas trapasejo inter gravaj regionoj de Iberio, ĉar tra la provinco leona trapasas du grandaj vojoj: el sudo norden la Vojo de la Arĝento, kaj oriente okcidenten la Jakoba Vojo.

Komarkoj

Terkulturaj distriktoj, Ministerio de Agricultura, Pesca y Alimentación (1996).

La provinco estas dividita en dek ruraj komarkoj, nome la jenaj:[1]

Kaj krome Ribera del Órbigo kun aparta konsidero.

Ĉefaj urboj

Municipoj laŭ loĝantaro
#UrboLoĝantaro#UrboLoĝantaro


Leono

Ponferrada

Astorga

1Leono124 77211Cacabelos5132
2Ponferrada65 23912Sariegos5040
3San Andrés del Rabanedo30 82013Fabero4551
4Villaquilambre18 67614Camponaraya4062
5Astorga11 02915La Robla3884
6La Bañeza10 30716Carracedelo3472
7Bembibre897917La Pola de Gordón3325
8Villablino891918Toreno3157
9Valverde de la Virgen729419Cistierna3150
10Valencia de Don Juan530220Santa María del Páramo3096
Fuente: INE 2018

Oficiala divido

Jurisdikciaj distriktoj de la provinco:
1. Sahagún
2. León
3. La Bañeza
4. Ponferrada
5. Astorga
6. Cistierna
7. Villablino

La nura oficiala divido estas la distribuo de la municipoj de la provinco en sep jurisdikciaj partioj: nome tiuj teritorioj apartenantaj al Sahagún, Leono, La Bañeza, Ponferrada, Astorga, Cistierna kaj Villablino.[2]

Vidu ankaŭ

Mapo de municipoj de la provinco Leono.

Notoj

Eksteraj ligiloj