Provinco Kacereso

(Alidirektita el Provinco Cáceres)

Kacereso (hispane Cáceres) estas provinco de Hispanio, en la norda parto de la regiono de Ekstremaduro, dum ties sudan parton okupas la Provinco de Badajoz. Ĝi limas kun la provincoj de Salamanca kaj Ávila norde, Toledo nordoriente, Badajoz sude kaj kun Portugalio okcidente.

Provinco Kacereso
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboCáceres
- koordinatoj, 6° U (mapo)39.667-640° N, 6° U (mapo)
Plej alta punktoLa Covacha [+]
- alteco2 399 msnm [+]
Plej malalta punktoTaĵo [+]
- malalteco70 msnm [+]
Akvokolektejo19 868 km² (1 986 800 ha) [+]
Areo19 868 km² (1 986 800 ha) [+]

Loĝantaro389 558 [+] (2021)
Denseco19,61 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroMaría del Rosario Cordero Martín

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo10 [+]
ISO 3166-2ES-CC

Provinco Kacereso (Tero)
Provinco Kacereso (Tero)

Provinco Kacereso (Ekstremaduro)
Provinco Kacereso (Ekstremaduro)
DEC

Map
Provinco Kacereso

Vikimedia Komunejo:  Province of Cáceres [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de la provinco Kacereso en Hispanio

La ĉefurbo estas la urbo Cáceres.

La provinco Kacereso havas populacion de 412 899 loĝantoj (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España 2006), el kiuj 21,8 % loĝas en la ĉefurbo.

Ekonomie temas pri agrikultura regiono (kun brutobredado), sed lastatempe turismo estas gravega enspezofonto en la historiaj urboj Cáceres, Trujillo kaj Plasencia kaj en la belaj komarkoj de la nordo kaj sudoriento de la provinco.

Geografie la provinco enhavas diversajn pejzaĝojn nome sude ebenaĵo inter Trujillo kaj Cáceres, pli norde la valo de la rivero Taĵo kaj plej norde la montaraj komarkoj; ankaŭ sudoriente estas montara komarko Villuercas. Okcidente la strio lima kun Portugalio estis izolita de tiaj kontaktoj, kiam ne rekte en milita situacio, dum nuntempe tiu proksimeco estas helpo por ambaŭflankaj kultura kaj ekonomia situacioj: oni konstruis ŝoseojn kaj pontojn kie iam ne ekzistis. La nordorientaj zonoj profitas la proksimecon de urbo Madrido de kie venas multaj turistoj kaj vizitantoj.

Komarkoj de la provinco Kacereso

La provinco almenaŭ ekde 2015 dividatas al 10 komarkoj.[1]

komarkoj de la provinco Kacereso
komarkomunicipojloĝ. (2022 1 1)areo km²loĝdensoĉefloko
Brozas98 6981 579,286Brozas
Cáceres28131 2943 716,2935Cáceres
Coria3842 5432 333,7618Coria
Hervás2419 8901 164,1017Hervás
Jaraiz de la Vera1421 359704,3030Jaraíz de la Vera
Logrosán1212 0601 986,776Logrosán
Navalmoral de la Mata3441 4082 444,1217Navalmoral de la Mata
Plasencia3371 7442 241,4832Plasencia
Trujillo2330 7382 316,9613Trujillo
Valencia de Alcántara88 0711 380,726Valencia de Alcántara
provinco Kacereso233387 80519 867,7820Kacereso

Tamen en vikipedio ie ankoraŭ cirkulas neoficiala kaj ĉiukaze ekde almenaŭ 2015 ne plu ĝusta listo de 15 areoj, kiuj mise kompreniĝis kvazaŭ komarkoj. Tiuj estis:

Urboj de la provinco

Plej loĝataj urboj
PozicioUrboLoĝantaro
1-aCáceres90.218
2-aPlasencia39.785
3-aNavalmoral de la Mata17.099
4-aCoria12.767
5-aMiajadas10.241
6-aTrujillo9.860
7-aTalayuela9.282
8-aMoraleja7.983
9-aJaraíz de la Vera6.464
10-aArroyo de la Luz6.461

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj