Priapuloj

PriapulojPriapulida (priapulidaj vermoj, el gr. πριάπος, priāpos 'Priapo' + Lat. -ul-, diminutivo), foje referencata kiel penisvermoj, estas filumo de nesegmentitaj mar-vermoj. La nomo de la filumo rilatas al la greka dio de fekundeco, ĉar ties ĝenerala formo kaj ties etendebla rostro povus memori al la formo de peniso. Ili loĝas en la koto kaj en kompareblaj profundaj akvoj ĝis 90 metroj. Kelkaj specioj montras rimarkindan toleremon por hidrogena sulfido kaj senoksigenaj akvoj.[1] Ili povas esti tre abundaj en kelkaj areoj. En golfo el Alasko oni registris ĝis 85 plenkreskajn individuojn de Priapulus caudatus por kvadrata metro, kaj la denseco de ties larvoj povas esti tiom alta kiom ĝis 58,000 por kvadrata metro.[2]

Ilustraĵo de Ottoia, nome prahistoria priapulo, en nestotruo. Haplophrentis estas najbare.

Kun Echiura kaj Sipuncula, ili estis iam lokigita en la taksonon Gephyrea, sed fidinda morfologia kaj molekula pruvaro subtenas ties apartenon al Ecdysozoa, kiu inkludas ankaŭ artropodojn kaj nematodojn. Fosiliaj trovaĵoj montras ke la buŝodezajno de la tig-artropodo Pambdelurion estas identa kun tiu de priapuledoj, indike ke ties buŝo estas origina trajto heredita el la lasta komuna praulo kaj de priapuledoj kaj de artropodoj, eĉ se modernaj artropodoj ne plu havas ĝin.[3] Inter Ecdysozoa, ties plej proksimaj parencoj estas Kinorhyncha kaj Loricifera, kun kiuj ili konstituas la kladon Scalidophora nomita laŭ la spinoj kiuj kovras la internon.[4] Ili manĝas malrapide moviĝantajn senvertebrulojn, kiel poliĥetaj vermoj.

Notoj