Prezidanto de Latvio

La Ŝtata Prezidanto de Latvio - latve Latvijas Valsts prezidents - estas la ŝtatestro kaj armeestro de la Respubliko Latvio. Ĝis nun ĉiu prezidanto escepte de Gustavs Zemgals kaj Kārlis Ulmanis reelektiĝis por dua oficperiodo: La oficperiodo ĝis la jaro 1997 estis tri jaroj, ekde tiam kvar jaroj. En la kazo de neekzisto de prezidanto (ekzemple kaze de subita morto), la parolisto de la latvia parlamento Saeima plenumas la prezidantajn taskojn ĝis organiziĝo de nova prezidanta baloto. Ekzemple, post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Latvio, krom la nova ŝtata prezidanto povis esti elektita la parlamenta parolisto; Anatolijs Gorbunovs plenumis la prezidantajn taskojn inter la jaroj 1991 ĝis 1993.

Prezidanto de Latvio
Latvijas Valsts prezidents
flago
Edgars Rinkēvičs
Edgars Rinkēvičs
pozicio
prezidanto Redakti la valoron en Wikidata
prezidento de la respubliko
Komenco1922 vd
Lando(j)Latvio vd
RetejoOficiala retejo
vdr
#nomoekoficismaloficiĝispartio
1Jānis Čakste19221927Demokratia Centra Partio
2Gustavs Zemgals19271930Demokratia Centra Partio
3Alberts Kviesis19301936Unio de Latviaj Farmistoj
4Kārlis Ulmanis (prezidantiĝis post puĉo)19361940Unio de Latviaj Farmistoj
Latva Soveta Socialisma Respubliko (1940 - 1991)
5Guntis Ulmanis19931999Unio de Latviaj Farmistoj
6Vaira Vīķe-Freiberga19992007senpartia
7Valdis Zatlers20072011senpartia
8Andris Bērziņš20112015Unio de Verduloj kaj Farmistoj
9Raimonds Vējonis20152019Latvia Verda Partio
10Egils Levits20192023senpartia
11Edgars Rinkēvičs2023Unueco