Preĝejo Stefano la 1-a (Nyírkarász)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírkarász.

Preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoNyírkarász
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
provincoSzabolcs-Szatmár-Bereg
diocezoDebrecen-Nyíregyháza
dekanujoKisvárda
paroĥoen Baktalórántháza
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio

La katolika gotika kirko (tiam Ĉieliro de Maria) en tiu ĉi vilaĝo ekzistis jam en la 14-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la turkoj okupis ĝin. Iom poste la kalvinanoj uzis ĝin, sed dum la kontraŭreformacio la katolikoj reakiris ĝin. La preĝejo en 1786 barokiĝis, inter 1859-1860 klasikismiĝis, ekde tiam estas videbla la hodiaŭa formo. Inter 1856-1991 la paroĥo funkciis loke, poste en Baktalórántháza. La orgeno estis farita en 1860, poste estis trakonstruita en 1929 kaj 1963.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo laŭ vojo en korto, sed apude estas ankaŭ ŝtona kruco. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido. Interne la predikejo estas farita en mezo de la 19-a jarcento.

Fontoj