Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Szentendre)

romkatolika preĝejo en urbo Szentendre (Hungario)

La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en urbo Szentendre (Hungario). Ĝi estis iam serba ortodoksa preĝejo, nun la plej granda preĝejo de la urbo. (Loke ĝi estas konata Csiprovacska [ĉiprovaĉka], kiel misa transskribo de la origina serba nomo.)

Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szentendre
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szentendre
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoSzentendre
Geografia situo, 19° 4′ 32″ O (mapo)47.66678919.07568547° 40′ 0″ N, 19° 4′ 32″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
provincoPest
diocezoEsztergom-Budapeŝto
dekanujoSzentendre
Dato de konsekro1796? ortodokse
Arkitektura priskribo
Konstrustilobaroko, sed partoj jam trakonstruiĝis
Konstruado
Specifo
Enhavecoĉirkaŭ 1000 sidlokoj, 200 starlokoj
Alto33 m (turo)
Mapo
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Szentendre) (Hungario)
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Szentendre) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio

Ankaŭ depost fino de dominado de la turkoj en Hungarujo amase alvenis sudslavaj ortodoksaj rifuĝintoj ekzemple al Szentendre. Ili konstruis lignan kirkon, poste jam el ŝtono en 1751. Ekde 1856 la patronoj estis Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. En la sekva jarcento nombro de la sudslavoj malpliiĝis, ĉar ili hejmenvenis, precipe depost naskiĝo de Jugoslavio. La katolika eklezio aĉetis la jam superfluan kirkon dum la 2-a mondmilito. La ikonostazo estis portita al Prizren, aliaj instalaĵoj al la episkopa muzeo. La katolika eklezio renovigis ĝin en 1989, nova galerio konstruiĝis en 1997.

Konstruaĵo

La kirko situas en la urbocentro. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Enirejo estas ĉe la fasado kaj navo. Freskoj interne plene mankas.

Kermesoj okazas en la 24-an kaj 29-an de junio.

Fotoj pri la preĝejo
Flanka parto
Enirejo
Fasado



Fontoj