Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kisköre)

Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kisköre

La preĝejo apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas katolika, la plej malnova historia monumento en urbo Kisköre (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kisköre
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kisköre
konstruaĵo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoKisköre
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
provincoHeves
diocezoEger
dekanujoErdőtelek-Kisköre
paroĥoloke
Arkitektura priskribo
Konstrustilobaroko
Konstruado17751777
Specifo
Enhaveco260 homoj
Konstrumaterialomasonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio

La unua mencio pri kirko en tiu komunumo okazis en 1332. Dum fino de dominado de turkoj la tiama vilaĝo senhomiĝis, poste la alvenintaj loĝantoj estis plejparte kalvinanoj. Ili havis la ruinan kirkon, sed baldaŭ la katolikoj reakiris ĝin, kiu plurfojre estis riparita. Fine pli nova estis konstruita inter 1775-1777. Pli nova ĉefaltara bildo estis pentrita en 1834 kaj denovaj renovigaj laboroj okazis en 1842. La orgeno estis farita en 1906.

Konstruaĵo

La preĝejo situas sola en korto, kie estas videbla ankaŭ kruco el la 19-a jarcento. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo iomete reliefas. La turpinto estis farita el ŝtonoj, ene 3 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en rektangula absido same alta kaj nur iomete mallarĝa, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la konstruaĵo. Interne galerio situas ĉe la enireja flanko. La ĉefaltara bildo prezentas martiriĝon de Petro kaj Paŭlo, la pentristo estis Alajos Sajósy. La benkoj estis faritaj el kverkoj.

Fontoj