Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Bogdása)

La preĝejo apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bogdása.

Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo Apostoloj Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Bogdása
Preĝejo Apostoloj Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Bogdása
kristana preĝejo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoBogdása
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
provincoBaranya
diocezoPécs
dekanujoSzigetvár
paroĥoloke
Arkitektura priskribo
Konstrustiloorigine gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialomasonita
Ligiloj
vdr

Historio

Oni konjektas, ke la katolika gotika kirko en Bogdása estis konstruita en la 15-a jarcento. La bienoj apartenis al eklezio de Pécs ekde 1466. La vilaĝo senhomiĝis dum dominado de la turkoj. Baldaŭ la alvenintaj refondintoj jam estis protestantoj, ili uzis la kirkon. En 1747 oni refondis la katolikan grupon, eĉ ili reakiris la preĝejon, kiu post 2 jaroj plene estis barokigita. La orgeno estis farita en 1896.

Konstruaĵo

La preĝejo situas sola sur malalta monteto en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Meze la enirejo funkcias (tra la turo). La navo havas apogpilierojn kaj ankaŭ sakristio aliĝas al la navo. La absido estas plurlatera. La mebloj, altaroj, predikejo estis faritaj en la 18-a jarcento.

Fontoj

Pordo de la preĝeja korto